Granadilla de Abona

Granadilla de Abona [granaDIlja deaBOna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

Granadilla de Abona
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54 942  (2023) [+]
Loĝdenso 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 7′ N, 16° 35′ U (mapo)28.116667-16.583333Koordinatoj: 28° 7′ N, 16° 35′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 162,4 km² (16 240 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Granadilla de Abona (Kanariaj insuloj)
Granadilla de Abona (Kanariaj insuloj)
DEC
Granadilla de Abona
Granadilla de Abona
Situo de Granadilla de Abona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Granadilla de Abona [+]
vdr

La municipa ĉefurbo estas Granadilla de Abona mem je 640 m.s.m. Enhavante 52 447 loĝantojn (INE 2022), Granadilla estas la kvara municipo plej loĝata de Tenerifo, post Santa Cruz de Tenerife, San Cristóbal de La Laguna kaj Arona.

Geografio redakti

 
Granadilla de Abona en la insulo Tenerifo.
 
Loka pejzaĝo.
 
Geologia formacio konata kiel Luna Pejzaĝo, en la supra zono de Granadilla.

Granadilla de Abona estas en la suda parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Granadilla de Abona mem, je 640 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arico (oriente), Vilaflor de Chasna (nordokcidente), San Miguel de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava norde; sude kaj sudoriente estas la Atlantika Oceano.[2]

Granadilla de Abona posedas areon de 162,44 km², kio estas preskaŭ 8% de la totalo insula, estante la tria municipo plej etenda de Tenerifo.[3] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas 2 715 m.s.m. en Monto Guajara, dua plej alta altaĵo de la insulo post Teide-Pico Viejo.​[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

La municipo enhavas la naturajn monumentojn Derriscaderos, Las Montañas de Ifara y Los Riscos kaj Montaña Pelada, parton de la natura monumento Montaña Colorada kaj parton de la Nacia Parko de Teide kaj de la natura parko Corona Forestal,[4] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]

Granadilla havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nome Pinar.​[2]

Historio redakti

 
Guanĉestro Adjoña, kiu regis dum la konkero fare de hispanoj.

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona, kiuj koncentriĝis ĉefe ĉe la areo kie nun estas la urba kerno. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6][7] Kvankam la lokanoj interkonsentis pacon kun la hispanaj konkerintoj, la teritorio iĝis rifuĝejo por la guanĉoj rifuĝintaj el la konkero.[8]

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ abelbredado), dum agrikulturo malfacilis pro la malfacileco de la grundo. Tamen la zono kie nun estas la urba kerno de Granadilla ne estis urbigita ĝis mezo de la 16-a jarcento. Oni konsideras la portugalon Gonzalo González Zarco kiel fondinto de la setlejo inter fonto kaj ermitejo. En la dua duono de la 18-a jarcento oni starigis sistemon de urbestroj. En 1798 la bieno Chiñama apartiĝis disde Vilaflor kaj aliĝis al la teritorio de Granadilla, kaj tial ĝi formiĝis en siaj nunaj limoj.[9]

En 1812 oni konstituis la municipon Granadilla de Abona per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. Inter 1889 kaj 1891 okazis atakoj kontraŭ riĉuloj kaj funkciuloj, specife murdo de la urbestro.[10][11]

 
Flughaveno Tenerifo Suda.

Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo, helpita de la nove konstruitaj ŝoseoj.[12] La 3an de februaro 1963 okazis incendio en la iama konvento de franciskanoj, kiu kolapsis kaj mortigis 23 personojn. Oni restaŭris parte la konstruaĵon en 1990, sed okazis nova incendio somere de 1991.[13]​ En la 1970-aj jaroj novaj infrastrukturoj helpis la disvolvigon de turismo: oni malfermis aŭtoŝoseojn kaj estis ekfunkciigita la Flughaveno Tenerifo Suda.

Dum la 2000-aj jaroj okazis forta socia movado kontraŭ projektita konstruado de granda komerca kaj industria haveno; tamen la projekto sukcesis antaŭeniri, sed pli malgrande ol oni intencis.[14]

Demografio redakti

La municipo havis 51 233 loĝantojn je 2020, estante la 4a plej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj de la provinco, krom la 9a de la insulara regiono Kanarioj.[15]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1970-aj jaroj eksponenciale ĝis nunaj pli ol 50 000 loĝantoj.

Teritoria organizado redakti

Granadilla de Abona dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[15]

 
Granadilla de Abona.
 
El Médano.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[15]
Loĝloko
Loĝantoj
Los Abrigos 5 157
Los Blanquitos 493
Cruz de Tea 289
Charco del Pino 2 482
Chimiche 797
El Desierto 320
Granadilla de Abona (municipa ĉefurbo) 6 042
El Médano 8 251
El Salto 711
San Isidro 26 691
TOTALO 51 233

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

 
Ventogeneratoroj de ITER.

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado; ĉefaj kultivoj estis cerealoj, legomoj, kelkaj fruktarboj, ĉefe oranĝarboj, kaj ankaŭ terpomoj en la tereno "jable", kies plusojn oni eksportis. Pere de enkonduko de irigacio en malsupraj areoj oni kultivas tomatojn, eksporteblaj, ĉefe al Eŭropo. Aktuale gravas kultivoj en forcejoj —legomoj, floroj ktp.—.

Ankoraŭ estas grava agrikulturo, sed lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo; tial pli ol la duono de la totalo de la laborforto laboras en la sektoroj de konstruado kaj servoj, ĉefe en gastigado.

Turismo redakti

 
El Médano BW 3.JPG.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[2]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[16]

  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj en diversaj lokoj.[17]
  • Preĝejo kaj iama Konvento de Franciskanoj Sankta Ludoviko.​
  • Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo.​
  • Ermitejo de San Isidro Labrador.
  • Etnologia Loko Sekigejo de Tabako.​

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  5. Los espacios protegidos Natura 2000 en España Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  6. Mederos Martín, Alfredo; Escribano Cobo, Gabriel (2004). «Hábitat aborigen en cuevas artificiales del sur de Tenerife (Arico-Granadilla)». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (50). ISSN 0570-4065.
  7. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  8. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  9. Pérez Barrios, Carmen Rosa (1996). «Conflictividad local en torno a la Escribanía de Vilaflor o de las Bandas de Abona (1827-1837)». Boletín Millares Carlo (15). ISSN 0211-2140.
  10. Historia Arkivita la 4an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de Arico. Alirita la 25an de julio 2023.
  11. González Bethencourt, José Vicente (17a de majo 2020). «Asesinan al alcalde de Granadilla». EL DIA. Konsultita la 21an de majo 2020.
  12. García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximaxión a las características del fenómeno». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (36): 463-490. ISSN 0570-4065.
  13. «El convento San Luis Obispo, del siglo XVII, reabierto ayer para uso cultural». 5a de junio 2004. Konsultita la 24an de aŭgusto 2014.
  14. «Resumen histórico del puerto de Granadilla hasta el comienzo de las obras (OAG, 2010)». 2010. Konsultita la 24an de aŭgusto 2014.
  15. 15,0 15,1 15,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  16. «Granadilla de Abona». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
  17. Visión de conjunto del municipio de Granadilla de Abona Fonto: Gran Enciclopedia Virtual de Canarias GEVIC.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Granadilla de Abona en la hispana Vikipedio.