San Miguel de Abona

San Miguel de Abona [sanmiGEL deaBOna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

San Miguel de Abona
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 606  (2023) [+]
Loĝdenso 538 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 6′ N, 16° 37′ U (mapo)28.0975-16.617222Koordinatoj: 28° 6′ N, 16° 37′ U (mapo) [+]
Alto 580 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Miguel de Abona (Kanariaj insuloj)
San Miguel de Abona (Kanariaj insuloj)
DEC
San Miguel de Abona
San Miguel de Abona
Situo de San Miguel de Abona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel de Abona [+]
vdr

La municipa ĉefurbo estas San Miguel de Abona mem je 580 m.s.m., Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio Historia Komplekso ekde 2013.[2]​ Kun la najbaraj municipoj Arona kaj Adeje, ĝi formas la nomitan Metropolan Areon de Suda Tenerifo enhavantan 194 774 loĝantojn (2019).[3]

La loknomo "Abona" devenas el la pasinteco de guanĉoj, pri kio oni sugestis tradukojn al ŝtonegoj aŭ ŝtonminejoj.[4][5] San Miguel egalas al Sankta Mikaelo, al kiu estis dediĉita iama ermitejo, kaj kiu iel aperas en la municipa blazono.

Geografio redakti

 
San Miguel de Abona en la insulo Tenerifo.
 
Loka pejzaĝo: marbordo de la municipo kaj fone Montaña Amarilla (Flava Monto).

San Miguel de Abona estas en la suda parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas San Miguel de Abona mem, je 580 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arona (okcidente), Vilaflor de Chasna (norde) kaj Granadilla de Abona (oriente); sude estas la Atlantika Oceano.[6]

San Miguel de Abona posedas areon de 42,04 km², estante la 17a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 31a de la provinco.[7] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo (kie estas kaj montoj kaj malgrandaj strandoj) ĝis pli altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[6] La plej alta altaĵo estas 1 070 m.s.m. en areo El Bucio.​[6] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.

La municipo enhavas la naturan monumenton Montaña Amarilla kaj Montaña Pelada, parton de la natura monumento Roque de Jama,[8] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono, inkludita en la Reto Natura 2000.[9]

Historio redakti

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona, kiuj koncentriĝis ĉefe ĉe la areo kie nun estas la urba kerno. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[10][11] En la teritorio loĝis hispanaj konkerintokolonoj kaj guanĉoj.[12]

Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ iom al agrikulturo). Dekomence la loko estis bieno de Vilaflor de Chasna. Ĉirkaŭ 1665 la lokanoj konstruis ermitejon por Sankta Mikaelo, kiu iĝis paroĥejo en 1796; sur tiu bazo en 1798 oni starigis sistemon de urbestroj.[13]

En 1812 oni konstituis la municipon San Miguel de Abona per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

 
Flughaveno Tenerifo Suda.

Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo, helpita de la nove konstruitaj ŝoseoj.[14] En la 1970-aj jaroj novaj infrastrukturoj helpis la disvolvigon de turismo: oni malfermis aŭtoŝoseojn kaj estis ekfunkciigita la Flughaveno Tenerifo Suda. Tamen pro la malgranda teritorio, la loĝantaro klare kreskiĝis nur ekde la 1980-aj jaroj ĉefe pro kompleksoj Golf del Sur kaj Amarilla Golf.[15]

Demografio redakti

La municipo havis 21 872 loĝantojn je 2021, estante la 13a plej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj de la provinco.[16]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1980-aj jaroj eksponenciale ĝis nunaj preskaŭ 22 000 loĝantoj.

Teritoria organizado redakti

San Miguel de Abona dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]

 
San Miguel de Abona.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[16]
Loĝloko
Loĝantoj
Aldea Blanca 997
Las Chafiras 6854
El Frontón 287
El Monte aŭ Guargacho 2992
El Roque 799
San Miguel (San Miguel de Abona) 2392
Tamaide 1000
Las Zocas 900
Totalo 16 221

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado. Pere de enkonduko de irigacio en malsupraj areoj oni kultivis tomatojn.

Ankoraŭ estas agrikulturo, sed lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo; kaj aparte ĉefe rilate al golfejoj.

Turismo redakti

 
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[6]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[17]

La urba kerno de la municipa ĉefurbo estas deklarita Historia Komplekso kiel tradicia kerno tre bone konservita en la sudo de la insulo, pro arkitekturo kaj pro rura medio. Elstaras la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj kelkaj konstruaĵoj de 18-a ĝis 20-a jarcentoj, kiel Kalvario aŭ Kapitandomo.[2]

Ankaŭ menciendas Interpretejo de Guargacho, distrejo Castillo de San Miguel, rigardejoj El Frontón kaj La Centinela, Parkoj La Centinela kaj La Calzada, distrejo Cho Pancho, Strandoj Amarilla, Colmenares kaj Barranco.

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 DECRETO 51/2013, de 16 de mayo, por el que se declara Bien de Interés Cultural, con categoría de Conjunto Histórico, a favor de San Miguel de Abona, situado en el término municipal del mismo nombre, isla de Tenerife Fonto: Boletín Oficial de Canarias (BOC) Nº 99. 24a de majo 2013.
  3. «Las Grandes Áreas Urbanas y sus municipios (ordenadas por población) 2019». Arkivita el originalo la 5an de oktobro 2020. Konsultita la 26an de julio 2021.
  4. Pérez Pérez, Buenaventura (2007). La Toponimia Guanche (Tenerife). Nueva aportación a la lingüística aborigen de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Ediciones Idea. p. 68. ISBN 978-84-83823-28-6.
  5. Reyes, Ignacio (4a de aŭgusto 2012). «Abona». Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). Arkivita el originalo la 1an de februaro 2014. Konsultita la 11an de marto 2013.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  7. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  8. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  9. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  10. Mederos Martín, Alfredo; Escribano Cobo, Gabriel (2004). «Hábitat aborigen en cuevas artificiales del sur de Tenerife (Arico-Granadilla)». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (50). ISSN 0570-4065.
  11. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  12. Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
  13. Pérez Barrios, Carmen Rosa (1996). «Conflictividad local en torno a la Escribanía de Vilaflor o de las Bandas de Abona (1827-1837)». Boletín Millares Carlo (15). ISSN 0211-2140.
  14. García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximación a las características del fenómeno». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria) (36): 463-490. ISSN 0570-4065.
  15. García López, María Jesús (1990). «El crecimiento reciente de la industria turística en Tenerife (el ejemplo del sur de la isla). Hacia una aproximación a las características del fenómeno».
  16. 16,0 16,1 16,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  17. «San Miguel de Abona». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Granadilla de Abona en la hispana Vikipedio.