Flughaveno Tenerifo Suda

Flughaveno Tenerifo Dusa, alinome Aeropuerto Reina Sofía (flughaveno Reĝino Sofia), estas hispana flughaveno sur insulo Tenerifo. Ĝi situas en la du municipoj Granadilla de Abona kaj San Miguel de Abona. Ĝi estis malfermita en 1978.

Flughaveno Tenerifo Suda

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: TFS ICAO: GCTS
Resuma informo
Lando Hispanio
Regiono Kanarioj
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto AENA
Apuda urbo El Médano (5 km)
Alteco 64 m
Geografia situo 28° 2′ 40″ N, 16° 34′ 21″ U (mapo)28.044444444444-16.5725Koordinatoj: 28° 2′ 40″ N, 16° 34′ 21″ U (mapo)
Flughaveno Tenerifo Suda (Kanariaj insuloj)
Flughaveno Tenerifo Suda (Kanariaj insuloj)
DEC
Flughaveno Tenerifo Suda
Flughaveno Tenerifo Suda
Situo de Flughaveno Tenerifo Suda
Map
Flughaveno Tenerifo Suda
vdr

Motivoj por la konstruado de la flughaveno estis la kreskanta turisma trafiko kaj la fakto, ke la pli norda flughaveno Los Rodeos ofte havis malbonajn veterajn kondiĉojn. Decido pri la konstruado okazis en 1970; en 1973 oni decidis pri buĝeto, kaj en 1976 oni ekkonstruis la vojajn ligojn kaj la elektrejon kaj ebenigis la estontan startejon. En 1977 (kiam, pretere, okazis granda akcidento en Los Rodeos) oni finfaris la pasaĝerejon, la reg-turon kaj la startejon. La 28-an de oktobro 1978 okazis la inaŭguro; per la unua aviadilo alvenis reĝino Sofía, kies nomon ricevis la flughaveno.

La flughaveno servas precipe al eksterlanda trafiko; inter-insulaj kanariaj flugoj kutime uzas la nordan flughavenon. En 2007 estis 8.639.341 pasaĝeroj. Ĝis 2020 oni planas konstrui novan kvin-etaĝan pasaĝerejon de 100.000 m², kiu permesos servi 7.500 pasaĝerojn ĉiuhore.

Elaera vido de la flughaveno

Surtera trafiko redakti

La flughaveno estas ligita per la suda aŭtovojo de Tenerifo (TF-1) al Santa Cruz de Tenerife kaj al la norda aŭtovojo (TF-5). Regulaj aŭtobusoj trafikas de kaj al ĉiuj iom grandaj urboj kaj ankaŭ al la norda flughaveno. Estas planoj pri ligo al la konstruota fervojo de Tenerifo ("Tren del Sur")[1].

Fontoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 2009-02-14.