Flughaveno Los Rodeos

Flughaveno Tenerifo Norda, alinome flughaveno Los Rodeos, estas hispana flughaveno sur insulo Tenerifo. Ĝi situas en la municipo San Cristóbal de La Laguna, nur ĉ. du kilometrojn de ties urbocentro.

Flughaveno Los Rodeos

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: TFN ICAO: GCXO
Resuma informo
Lando Hispanio
Regiono Kanarioj
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto AENA
Apuda urbo Santa Cruz de Tenerife (11 km)
Alteco 610 m
Geografia situo 28° 28′ 58″ N, 16° 20′ 30″ U (mapo)28.482777777778-16.341666666667Koordinatoj: 28° 28′ 58″ N, 16° 20′ 30″ U (mapo)
Flughaveno Los Rodeos (Kanariaj insuloj)
Flughaveno Los Rodeos (Kanariaj insuloj)
DEC
Flughaveno Los Rodeos
Flughaveno Los Rodeos
Situo de Flughaveno Los Rodeos
Map
Flughaveno Los Rodeos
vdr

La flughaveno estis kreita sur malgranda ebenaĵo en la alta parto de municipo La Laguna, pli ol 600 metrojn super la proksima maro, kaj malfermita la 3-an de majo 1946. Post pligrandigo de la aviadil-kurejo ĝi nun estas la ĉefa turista enirejo de Tenerifo kaj grava loko por la trafiko de la insulo, ankaŭ al la najbaraj insuloj de la arkipelago, precipe La Palma kaj Gran Canaria. La dua flughaveno de la insulo, flughaveno Tenerifo Suda (aŭ flughaveno Reina Sofía), tamen estas pli granda.

Antaŭ la flughavena domo

Malgraŭ la konsiderinda alto super maro ne maloftas nebulo kaj subitaj ventopuŝoj, kiuj endanĝerigas la aertrafikon. Depost 1965 okazis pluraj grandaj akcidentoj, kiuj mortigis 964 homojn; 583 el ili mortis en la aviadila katastrofo de Tenerifo de 1977, kiam koliziis du aviadiloj de tipo Boeing 747. Laŭdire tiaj akcidentoj estis kaŭzo por ŝanĝi la oficialan nomon "Los Rodeos" al "Tenerifo Norda" en la 1970-aj jaroj.

Buso kaj tramo redakti

La flughaveno estas ligita al la urboj La Laguna kaj Santa Cruz per la aŭtobusa linio 102. Ekzistas planoj plilongigi la tramon de Tenerifo ĝis la flughaveno.

Anekdoto redakti

Ekzistas anekdoto Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, laŭ kiu dum la dua mondmilito germanaj teĥnikistoj ellaboris planojn por flughaveno en Tenerifo; la hispanaj aŭtoritatoj prokrastis ties realigon. Kiam oni decidis konstrui la flughavenon, oni uzis la lokon markitan de la teĥnikistoj per ruĝa kruco. Tiu kruco tamen estis signo de danĝero pro veteraj kondiĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti