Benjamin Jekhowsky
Benjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij (Вениамин Павлович Жеховский ; naskiĝis en 1881 en Sankt-Peterburgo, mortis 1953 (?) en Encausse-les-Thermes, Francio) estis rusa astronomo Li migris en Francion en 1912, kie li subskribis siajn artikoloj per la nomo de Benjamin de Jekhowsky
Benjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Benjamin Pavloviĉ Ĵeĥovskij |
Dato de naskiĝo | 1881 |
Naskiĝloko | Sankt-Peterburgo |
Dato de morto | 1953 (?) |
Mortoloko | Encausse-les-Thermes, Francio |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Rusio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li naskiĝis en Sankt-Peterburgo en nobela familio. Lia patro estis inĝeniero en la fervojoj de Varsovio : tiam, Pollando estis parto de la Rusia Imperio.
Li lernis en la Moskva Ŝtata Universitato kaj, migrinte en Francion, li dungiĝis en la observatorio de Parizo en 1912. Li poste laboris en la observatorio de Alĝero (nun, la Centro de esploro pri astronomio, astrofiziko kaj geofiziko) en Alĝerio, tiam franca kolonio, tie kie li konatiĝis kiel fakulo pri ĉiela mekaniko.
Post 1934 li verkis 190 artikolojn sub la nomo de Benjamin de Jekhowsky; li malkovris 12 asteroidoj, la Minor Planet Center registris liajn malkovrojn sub la nomo "B. Jekhovsky".
Li mortis post 1953 (en 1975 laŭ iuj fontoj).
La asteroido 1606 Jekhovsky[1], malkovrita de Louis Boyer, estis tiel nomita en lia honoro.