Benny Gantz

israela politikisto

Benjamin "Benny" GANTZ (en hebrea: בנימין "בני" גנץ ) (Kfar Ahim, 9a de junio 1959) estas israela politikisto kaj eks-generalo, ministro de defendo de Israelo inter 2020 kaj 2022 kaj estro de la Partido Blua kaj Blanka, laŭ la koloroj de la Flago de Israelo.

Benny Gantz
Persona informo
בנימין גנץ
Naskiĝo 9-an de junio 1959 (1959-06-09) (65-jaraĝa)
en Kfar Ahim
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato je Tel-Avivo
Universitato de Ĥajfo
Nacia Defenda Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Israel Resilience Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 19-a de septembro 1977– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ĉefo de la Alta Stabanaro de la Israelaj Defendaj Fortoj el la 14a de februaro 2011 ĝis la 16a de februaro 2015. En decembro li fariĝis politikisto kaj kreis la politikan partion Rezistado por Israel.​ En februaro 2019 tiu partio alianciĝis kun Telem de la eks-ministro de Defendo Moŝe Jalon kaj kun Jeŝ Atid de Jair Lapid, por formi la aliancon Blua kaj Blanka (Kajol Labán).

Post tri sinsekvaj balotoj (en aprilo 2019, septembro 2019 kaj marto 2020) kiuj ne rezultis en klara venkinto, Gantz formis koalician registaron kun Benjamin Netanjahu. Lia alianco kun Jeŝ Atid kaj Telem desintegriĝis, ĉar tiuj frakcioj malakceptis pakti kun Netanjahu dum tiu estis procesita pro korupto. La frakcio de Benny Gantz retenis la nomon Kajol Labán. La 17an de majo 2020, krom la postenon de ministro de defendo, Gantz ekhavis la postenon de alterna ĉefministro (ראש ממשלה חליפי), kreita speciale por ke Netanjahu kaj Gantz kunhavu la povon. La koalicia interkonsento postulis, ke novembre 2021, Gantz estus ĉefministro kaj Netanjahu estu la alterna ĉefministro. Sed la registaro falis antaŭ la plenumo de la rotacio kaj oni kunvokis balotadon por kvara fojo en du jaroj.​ Benny Gantz plenumis por mallonge la postenon de ministro de justico de aprilo ĝis junio 2021. En la balotado de marto 2021 Kajol Labán atingis ok sidlokojn, por kio li aliĝis al la aktuala koalicio de registaro estrita de la ĉefministro Naftali Bennett kaj la alterna ĉefministro Jair Lapid.

La 9an de junio 2024, Gantz rompis oficiale la koalicion de registaro, rezignis sian postenon de ministro en la militkabineto de Israel kaj instigis Netanjahu kunvoki balotadon.