Miĥail Aleksandroviĉ Berezin

pastro de la Rusia Ortodoksa Eklezio
(Alidirektita el Berezin, Miĥail Aleksandroviĉ)

Miĥail Aleksandroviĉ BEREZIN (13 [25] de junio 1889, Maloe Karaĉkino (ru) vilaĝo, Kozmodemjanskij distrikto (ru), Kazana gubernio — 13 januaro 1938) estis pastro de la Rusia Ortodoksa Eklezio, en 2002 li estis alkalkulita al la Novaj Martiroj kaj Konfesantoj de Rusio (ru).

Sankta
Miĥail Aleksandroviĉ Berezin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1889 (1889-06-13)
en Maloe Karaĉkino, Kozmodemjanskij distrikto
Morto 13-an de januaro 1938 (1938-01-13) (48-jaraĝa)
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per mortopafo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Alma mater Ĉeboksara Teologia Liceo vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Kanonizo 2002
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis la 13-an de junio 1889 en Maloe Karaĉkino vilaĝo, Kozmodemjanskij distrikto, Kazana gubernio, en la familio de diakono Aleksandro Ivanoviĉ Berezin kaj lia edzino Evlampia Miĥajlovna[1][2].

Post fino de Ĉeboksara Teologia Liceo kaj de la unua klaso de Kazana Teologia Seminario (ru) (li foriris en 1908 laŭ persona peto), li eniris la diocezan servon. De la 3-a de junio 1909 ĝis la 9-a de marto 1910 li plenumis la obeemon de la psalmisto de Kristnaska eklezio en Pajgusovo (ru) vilaĝo, Kozmodemjanskij distrikto, poste li estis translokigita al la preĝejo de Petro kaj Paŭlo en Kuznecovo vilaĝo en la sama distrikto. En la fruaj 1920-aj jaroj li estis ordinita diakono, kaj la 7-an de aŭgusto 1929, li estis ordinita pastro fare de Mamadiŝa ĉefepiskopo Afanasio (ru)[1][2][3].

En 1933 al li estis premiita skufio[1][2][3].

La 29-an de oktobro 1936, Gornomaria departemento de NKVD ricevis ordonon pri aresto de patro Miĥail kun postulo fini la kazon dum 8 tagoj kaj sendi la kaptiton al Joŝkar-Ola. La aresto estis farita en la sama tago akuze de kontraŭrevolucia agitado. Dum la enketado patro Berezin estis pridemandita sep fojojn sed deklaris sin nekulpa. Li estis metita sub gardadon en Kozjmodemjansk, kaj en decembro 1936 estis translokigita al malliberejo en Joŝkar-Ola[3][1][2][4].

La kazo de Miĥail Berezin estis konsiderata dum fermita kunveno de la speciala estraro de la ĉefa kortumo de MASSR (ru) la 20-an de januaro 1937, la kondamno estis kvin jaroj de senigo je libereco[1][2].

Ĝis la 23-a de junio 1937 li plenumis sian punon en Vetluĵskij laborkampo (Niĵnij-Novgoroda provinco), poste translokigita al Antibesa kampo de Siblag (ru) (Novosibirska provinco). La 17-an de decembro li estis denove arestita akuze de partoprenado en kontraŭrevolucia kadet-monarĥista ribelantorganizo. Dum la sola pridemandado la 22-an de decembro 1937 li rifuzis atesti pro religiaj kredoj[3][1][2].

La 25-an de decembro 1937 dum kunsido de NKVD-trio en Novosibirska regiono, Miĥail Berezin estis kondamnita al mortpuno. La kondamno estis plenumita la 13-an de januaro 1938, la loko de ekzekuto supozeble estas la ĉirkaŭaĵo de Antibesa kampo aŭ la malliberejo de Siblag administrado en Mariinsk[3][1][2].

Kanonigo redakti

La 17-an de julio 2002, per la decido de Lia Sankteco la Patriarko (ru) kaj la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio (ru), Miĥail Berezin, laŭ propono de la joŝkar-ola diocezo (ru), estis alkalkulita al la Novaj Martiroj kaj Konfesantoj de Rusio[1][2][3][4][5].

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Юрий Ерошкин. (2013) “Священномученик Михаил Березин”, Новомученики земли марийской (ruse). Йошкар-Ола: Йошкар-Олинская и Марийская епархия, p. 96.
  • Отв. ред. Н. И. Сараева. (2009) “БЕРЕЗИН Михаил Александрович”, Энциклопедия Республики Марий Эл (ruse), p. 872. ISBN 978-5-94950-049-1.
  • “Михаил Александрович Березин”, Православная энциклопедия (ruse). Церковно-научный центр «Православная энциклопедия».

Ligiloj redakti