Bergwerk

Bergwerk, hungare Őribánya [OribAnja] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Mariasdorf.

Vido de Bergwerk
Sonorilostablo en Bergwerk

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Oberwart troviĝas je 9, Mariasdorf je 2 km-oj.

Historio redakti

Laŭ informoj jam en la 14-a jarcento oni minadis tie feron, kupron kaj sulfuron. La unua mencio devenis el 1645 en formo "Perckwerck". Tiam oni komputis ĉe la minejo 40 domojn. En 1789 la lernejo ekfunkciis. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungarecan loknomon. En 1910 vivis en Őribánya 282 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵoj redakti