Siro Bernard Henry SPILSBURY (16-an de majo 1877 en Leamington Hastings, Warwickshire17-an de decembro 1947 en Londono) estis fama brita patologo kaj fakulo pri jurmedicino.

Bernard Spilsbury
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1877 (1877-05-16)
en Warwickshire
Morto 17-an de decembro 1947 (1947-12-17) (70-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Magdaleno • Imperial College School of Medicine
Okupo
Okupo patologo • jurmedicina patologo
vdr

Li partoprenis en solvo de famaj britaj krimagoj, kiel ĉe la bankuvaj murdoj, kazo de D-ro Crippen, kazo de ŝrank-kofra murdisto de Brighton, kazo Podmore kaj kazo Vera Page.

Vivo redakti

Spilsbury studis en la Magdalen College en Oksfordo kaj en St Mary's Hospital en Londono kaj specialiĝis je - tiam nova -scienco de jurmedicino. Spilsbury iĝis landkonat pro kazo de D-ro Crippen en 1910, en kies juĝproceso li aperis kiel juĝisto.

Spilsbury efektivigis dum sia agado ĉ. milon da nekropsioj, ne nur je murdviktimoj, sed ankaŭ ĉe ekzekutitoj. En Skotlando, li agadis ankaŭ kiel juĝisto por la defenda flanko, ĉar tio ne eblis en Anglio kaj Kimrio pro lia ofico kiel polica patologo.

Spilsbury ricevis en 1923 noblan titolon. Li iĝis honora patologo de la brita interna ministerio, instruis jurmedicinon ĉe University College Hospital de London School of Medicine for Women kaj ĉe St Thomas's Hospital. Li estis membro de la Reĝa Societo de Medicino.

Pro depresio pro perdo de familianoj, li mortigis sin en 1947 per gaso.

Literaturo redakti

  • Douglas Browne and E. V. Tullett – Bernard Spilsbury: His Life and Cases (1951), ISBN 0-88029-307-1
  • Colin Evans – The Father of Forensics: The Groundbreaking Cases of Sir Bernard Spilsbury, and the Beginnings of Modern CSI, Berkley Publishing Group, 2006, ISBN 0-425-21007-3
  • J.H.H. Gaute and Robin Odell – The New Murderer's Who's Who, 1996, Harrap Books, London, ISBN 1-55882-093-0

Eksteraj ligiloj redakti