Bernardin Mfumbusa

romkatolika episkopo de Kondoa

Bernardin Francis MFUMBUSA (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1962 en Aruŝo) estas tanzania teologo kaj fakulo pri amaskomunikiloj kaj de 2011 romkatolika episkopo (sufragana episkopujo de Kondoa).

Post frekvento de la lernejo en Mpalangwi (Kondoa) inter 1971 kaj 1978 li troviĝis ĉe la porpastra seminario de Sankta Petro de Morogoro (1979-1984). Li studis filozofion ĉe la Granda seminario de Kibosho (Moshi) de 1985 ĝis 1986. Li estis sendita studi teologion al Daresalamo, ĉe la Granda seminario de Segerea, kie li restis de 1987 ĝis 1992; akiris li bakalaŭrecon de Pontifika Urbana Universitato de Romo.

Mfumbusa ricevis la ordinacion en la 14.6.1992 en la Paroĥa kirko de Kondoa kaj ekdeĵoris en la diocezo de Dodoma. Plurajn jarojn laboris li kiel paroĥa vikario kaj ĉefo de la tutdioceza laika apostolado. Inter 1995 kaj 2004 studis li kaj en Mwanza kaj en Romo. Post reveno al Afriko li docentis pedagogion de amaskomuminikiloj ĉe la universitato de Mwanza. Inter 2007 kaj 2011 li eĉ estis vickanceliero de la altlernejo havante la responson pri ĉi studo.

En la 12.3.2011 lia papa moŝto Benedikto la 16-a nomumis lin (unua) episkopo de Kondoa[1]. Ĉi diocezo ĵus estiĝis, kun areo de 28.101 kv. km kaj ne tute 295.000 fideluloj.[2]

Konsekron faris en la 15.5.2011 la daresalama metropolito, kardinalo Polycarp Pengo.

Funkcioj inter 1992 kaj 2011

redakti
  • 1992-1993: paroĥa vikario je Ovada
  • 1993-1995: dioceza direktoro de la Laika apostolado kaj paroĥa vikario ĉe la Petro-katedralo de Dodoma; instruisto ĉe Malgranda Bihawana-seminario de Dodoma
  • 1995-1999: kursoj pri ĵurnalismo ĉe Nyegezi Social Training Institute en Mwanza kun diplomiĝo; mallonga asistanteco de la Aŭgustena universitato SAUT (Mwanza)
  • 2000-2004: studoj pri socia komunikado en Romo; doktoriĝo
  • 2004-2007: lektoro pri amaskomunikila etiko kaj estro de la departemento pri ĵurnalismo ĉe SAUT
  • 2007-2011: vica rektoro pri akademiaj aferoj de SAUT

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Apostola konstitucio "Cum ad provehendam"
  2. "Erezione della diocesi de Kondoa (Tanzania) et nomina del primo vescovo" - ĉe: Bolletino. Rinunce e nomine, n-ro 00373-01.01