Distrikto Berno (en la germana lingvo nomata Amtsbezirk Bern) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo en Kantono Berno en Svislando. Ĝia ĉefurbo estis la federacia urbo Berno. La distrikto havis 238069 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kaj ĝia surfaco ampleksis 234 km². Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Berno-Mezlando.

Distrikto Berno
Blazono de la distrikto Berno
Prefektejo de Berno
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Berno
Kantono Berno
Ĉefloko Berno
Koordinatoj  46° 57′ N 7° 26′ O / 46.950 °N, 7.433 °O / 46.950; 7.433 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ N 7° 26′ O / 46.950 °N, 7.433 °O / 46.950; 7.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 238069 (2007-12-31)
Areo 234 km²
Loĝantardenseco 1017,39 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0203
vdr

Geografio redakti

 
Berno (Aro kaj monastero)

La distrikto Berno kovras la plej grandan parton de la aglomeraĵo de la federacia urbo. La tuta distrikto estas urbeca, tiel ke la limoj inter la unuopaj komunumoj el la aero apenaŭ rekoneblas.

Historio redakti

La distrikto Berno estis formita post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 el parto de la antaŭa tribunaldistrikto Berno unue kiel distrikto de la Helveta Respubliko ĝis la jaro 1803. Ek de tiam ĝi nomiĝis en la germana lingvo Oberamt Bern kaj per la enkonduko de la nova kantono konstitucio ĝi estis alinomita al Amtsbezirk Bern. Kiel ununura distrikto de Kantono Benno la distrikto Berno konsistas el du prefektejo, nome la prefektejo Berno urba kaj la prefektejo Berno kampara, kiuj kongruas kun la elektodistriktoj por la kantonaj elektoj. Al la prefektejo Berno kamparo ek de 1997 ankaŭ apartenas la distrikto Laupen.

Komunumoj de la distrikto Berno redakti

La distrikto Berno konsistis en printempo 2009 el la sekvantaj 13 komunumoj:

Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo en km²
Berno 122'658 51.6
Bolligen 6117 16.6
Bremgarten ĉe Berno 3956 1.9
Ittigen 10'688 4.2
Kirchlindach 2714 11.9
Köniz 37'448 51.1
Muri ĉe Berno 12'526 7.7
Oberbalm 897 12.4
Ostermundigen 14'866 6.0
Stettlen 2847 3.6
Vechigen 4678 24.8
Wohlen ĉe Berno 8992 36.3
Zollikofen 9682 5.4
Totale (13) 238'069 233.5

Eksteraj ligiloj redakti