Ittigen
Ittigen estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Berno kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 10688 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia areo estas 4,20 km², kio donas loĝantardensecon de 2544,76 homoj po km². (Ne miksu kun Itingen en Kantono Bazelo Kampara!)
Ittigen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Ittigen | |||||
Trajnoj en la stacidomo de Worblaufen | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Berno-Mezlando | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno | ||||
Geografia situo | CH1903: 603084 / 202938 (mapo)46.97757.4791666666667Koordinatoj: 46° 59′ N, 7° 29′ O; CH1903: 603084 / 202938 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 10688 | ||||
Areo | 4,20 km² | ||||
Alteco | 526 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3063 | ||||
Komunumkodo | 0362 | ||||
Mapo de Ittigen | |||||
Geografio
redaktiIttigen estas komunumo nordoriente de la federacia urbo Berno en ties aglomeraĵo. La urbeto situas ĉe la fino de la valo de la rivero Worble ĉe ties alfluejo al la Aro. La komunumo konsistas el la du iamaj vilaĝoj Worblaufen kaj Ittigen.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa urbo Ittigen limas en nordo al Münchenbuchsee, en oriento al Bolligen, en sudo al Ostermundigen kaj Berno, kaj en okcidento al Zollikofen kaj Moosseedorf.
Ekonomio
redaktiIttigen estas industria antaŭurbo de Berno. En la kvartalo Worblaufen la svisa telefongiganto Swisscom havas sian ĉefan sidejon.
Trafiko
redaktiTra Ittigen unuflanke pasas diversaj linioj de la tramreto de mallarĝŝpura fervojkompanio Regionalverkehr Bern-Solothurn kaj aliflanke la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko, kiu disponas pri stacidomo en Worblaufen.
En la oriento de la urbo troviĝas la aŭtoŝosetriangulo de la naciaj aŭtoŝoseoj Al de Ĝenevo tra Berno al Zuriko kaj A6 de Thun al Bielo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Ittigen datiĝas el la jaro 1318 kiel Yttingen.
Esperanto-movado
redaktiEn Ittigen vivas Bruno Graf, dum 1960-1963 kaj 1997-2006 prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ittigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)