Bestlo (luno)

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bestlo.

Bestlo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.

Bestlo
Natura satelito de Saturno (XXXIX)
Aliaj nomoj Saturno XXXIX
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna
Brian G. Marsden[1]
Dato de malkovro 13-a de decembro 2004 (unuaj observoj)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 290 800 km[2]
Discentreco 0,7724
Klinangulo 147° (rilate al la ekliptiko)
154° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1052,72 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 7 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,8
Information icon.svg
vdr

MalkovroRedakti

Observinte ĝin de la 13-a de decembro 2004 ĝis la 5-a de marto 2005, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 18.

Luno de la norda grupo, ĝi estas sur retrograda orbito.

NomoRedakti

Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Bestlo [3], laŭ Bestla, jotunino (gigantino) de la nord-ĝermana mitologio kaj patrino de Odino.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. IAUC 8523: NEW Sats OF SATURN; 2005by; V5115 Sgr(angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
  3. IAUC 8826: Sats OF JUPITER, SATURN; RING OF URANUS; 2006 VV_2 (angle)

Eksteraj ligilojRedakti