Zoogeografio

studfako de geografio pri distribuo de animalaj specioj
(Alidirektita el Bestogeografio)

Zoogeografio, bestogeografiogeozoologio estas branĉo de biogeografio kiu rilatas al geografia distribuo de bestospecioj kaj iliaj karakterizaĵoj. Tio igas de la zoogeografio la studadon de la variado de modeloj de besta biodiverseco laŭ spaco kaj laŭ tempo.

Arealo de verdkrura galinolo

Superrigardo redakti

Zoogeografio estas la studado de modeloj de estinta, estanta kaj estonta distribuo de bestoj en la naturo, kaj de procezoj kiuj reguligas tiujn distribuojn. Zoogeografio integras informojn pri la historiaj kaj nuntempaj ekologio, genetiko, kaj fiziologio de organismoj kaj ilia reciproka influo sur vivmediaj procezoj ( kontinenta drivo, klimato ) koncerne reguligado de geografiaj distribuoj de bestoj. Sciencistoj uzas priskribaj kaj analizaj aliroj kiuj utilas por testi hipotezojn pri zoogeografio kaj kiuj montras la aplikadajn aspektojn de zoogeografio ( ekzemple rifuĝejaj konceptoj en naturprotekto ).

La arealo estas baza koncepto en zoogeografio kaj konstituas la areon kiun specio okupas. La arealo ampleksas la reproduktadan vivareon kaj la diferencajn areojn kiujn la specio regule okupas, sezone aŭ migrade. La arealoj povas esti kontinuaj, do esti seninterrompe okupataj de la koncerna specio, aŭ malkontinuaj, konsistante el du aŭ pli da diferencaj zonoj kiuj estas apartigitaj de gravaj barieroj.

Oni parolas pri biogeografia relikvo kiam okazas forta redukto kaj fragmentado de la origina arealo de specio, kaj pri filogenetika relikvo kiam certa grupo de parencaj bestospecioj postvivas al ĝenerala formorto de taksono.

Specio aŭ klado nomiĝas endemia se ĝi nur en certa areo, plejofte limigita, postvivas. La specio estas nomata kosmopolita se ĝi vivas en plejparto da la konvenaj vivmedioj de la planedo.

Branĉoj de zoogeografio redakti

Zoogeografio ofte estas subdividata en du ĉefajn branĉojn : ekologia zoogeografio ekzamenas la rolon de la nuntempaj biotaj kaj abiotaj reciprokaj influoj kiuj reguligas bestajn distribuojn; historia zoogeografio koncernas historian rekonstruadon de origino, disvastiĝo kaj formorto de kladoj. Faŭnistiko estas studado de la faŭno de iu teritorio aŭ areo.

Branĉoj de biologio kiuj koncernas zoogeografion redakti

Zoogeografio estas parto de pli ĝenerala scienco konata kiel biogeografio. Fitogeografio pritraktas modelojn kaj procezojn de planta disvastiĝo. Plejparto de la problemoj, kaj aliroj por solvi ilin, estas komunaj al fitogeografio kaj al zoogeografio.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biology 413: A course outline and collection of Web resources by Dr. Taylor, UBC angle