Bestokuracistoj sen limoj
Bestokuracistoj sen limoj estas asocio en pluraj ŝtatoj de la mondo, kiu kolektas bestokuracistojn por kunlabori en bestokuracista katastrofa helpo kaj en humaneca helpo. Centro de la laboro de la organizaĵo estas la homoj, kies vivobazo dependas de bestobredado kaj parte ankaŭ de bestoĉasado, kaj la celo plibonigi ilian vivosituacion. Sanaj bestoj por ili ne nur havas altan kulturan signifon, sed praktike sekurigas la nutradon, do la eviton de malsatmorto, kaj la eblecon havi enspezon.
Bestokuracistoj sen limoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1977 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Liono, Francio | |
Retejo | https://www.avsf.org/en, https://www.avsf.org/es Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Bazoj
redaktiLa asocio kun siaj naciaj branĉoj laboras sen ligo al ŝtato aŭ politika partio. La laboro ne influiĝas de ideologiaj aŭ religiaj influoj, kaj profitigas homojn dependajn de bestobredado aŭ ĉasado sendepende de ilia deveno, aĝo aŭ sekso. La trakto de kulturaj tradicioj de la homoj estas respekta, ĉar ilia sperto kaj iliaj vivostrategioj valore influas kaj enplektiĝas en la evoluhelpajn projektojn de la asocio. Por fortigi la lokan socian reton, la koncernitaj homoj enplektiĝas en la projektan planadon, plenumon kaj evaluadon, kiom ajn tio eblas. Celo de la asocio estas krei stabilajn strukturojn kaj kapabligi la koncernatojn, plu vivteni la agadon post fino de la evoluhelpa projekto.
Bestokuracistoj sen limoj Eŭropo
redaktiDum la jaro 1989, la franca asocio Veterinaroj sen limoj prenis la iniciaton krei eŭropan asocion por kunordigi kaj ampleksigi la projektojn sur kontinenta nivelo. La kreita internacia organizaĵo Veterinaroj sen limoj Eŭropo laŭ la stato de 2008 havas naŭ naciajn membroasociojn:
- Agronomes et Vétérinaires sans frontières Francio: www.avsf.org;
- DIO (fondaĵo Diergeneeskunde in Ontwikkelingssamenwerking), Nederlando: www.dio.nl Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine;
- Tierärzte ohne Grenzen, Germanio: www.togev.org;
- Vetaid, Anglio www.vetaid.org;
- Vétérinaires sans frontières, Belgio: www.vsf-belgium.org;
- Tierärzte ohne Grenzen Österreich, Aŭstrio: www.vsf.at;
- Tierärzte ohne Grenzen • Vétérinaires sans frontières • Veterinari senza frontiere, Svislando: www.vsf-suisse.ch;
- Veterinari senza frontiere, Italio: www.veterinarisenzafrontiere.it Arkivigite je 2008-12-26 per la retarkivo Wayback Machine;
- Veterinarios sin fronteras, Hispanio: vetsf Arkivigite je 2008-12-25 per la retarkivo Wayback Machine.
Aldone ekzistas "studenta reto Bestokuracistoj sen limoj"