Betlehem Tilahun AlemuBethlehem Tilahu Alemu 1980 en Adis-Abebo) estas entreprenistino en Etiopio.[1]

Betlehem Alemu
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1980 (1980-01-01) (44-jaraĝa)
en Adisabebo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Etiopio
Alma mater Unity University
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Vivo redakti

Betlehem Alemu naskiĝis en 1980 kiel filino de elektristo kaj dungistino en hospitalo en Adis-Abebo.[1][2] Ŝi havas tri pli junajn fratojn. [3] Alemu vizitis la bazlernejon Ewquet Lehibret, la mezlernejojn Shimeles Habte kaj la Ayer Tena.[3] Post sia lerneja tempo ŝi laboris en la industrio de ledo kaj kotono. Je la Unity University en Adis-Abebo ŝi studis librotenadon. Tiun studon ŝi finis en 2004 kun diplomo.[3]

Private redakti

Betlehem Alemu estas edziniĝinta, havas tri filojn kaj vivas en Adis-Abebo.[3]

Entreprenista aktiveco redakti

Sole Rebels redakti

En 2004 ŝi fondis la kompanion Sole Rebels en la malgranda antaŭurbo Zenabwork de Adis-Abebo. La komenca kapitalo de nur 10.000 dolaroj estis donita de siaj parencoj.[4][2] Baza celo de la fondigo de sia kompanio estis, plibonigi la cirkonstancojn de la vivo de la homoj de Zenabwork kaj doni al ili dauxran perspektivon.[3] Krome ekde la komenco ekologiaj aspektoj havis gravan rolon. Ŝi volis kombini la uzon de reutiligitaj materialoj kaj tradician etiopian metiarton.[3]

La nomo de la kompanio Sole Rebels ankaŭ estis pragmata programo; ĝi estis signo de ribelo kontraŭ la reputacio de Etiopio kiel evolulando kaj krome devus simboligi la pretendon, meti la markon sur la monda merkato.[3] Ŝi komencis la firmaon kun helpo de sia familio kaj kun kvin dungitoj en la domo de ŝia patro.[3] Nun la firmao produktas kun ĉ. 200 dungitoj ŝuojn. La plandumoj estas faritaj el uzitaj pneŭmatikoj kaj la aliaj partoj el kotono aŭ juto.[1][4][5]

Unuaj kelkaj ekzempleroj estis senditaj al diversaj rete vendistoj per la pak-servo DHL. Venis unua granda mendo de 2.500 paroj da sŭoj de la poŝtmenda vendisto Urban Outfitters. Sole Rebels estis preskaŭ troŝarĝita de tio.[3] Nun ankaŭ ĉ. 200 subkontraktuloj liveras materialon al Sole Rebels. La fabriko povas produkti ĉiutage ĝis 800 parojn da ŝuoj, kiuj estas venditaj por prezoj inter 35 kaj 95 usonaj dolaroj.[2] La ŝuoj estas nun venditaj per retvendejoj en 55 landoj kaj per lokaj vendejoj. La plej grandaj kvantoj estas atingitaj en Japanio, Kanado, Aŭstrio, Svisio kaj Usono. [1][2] Ĉiuj produktoj de Sole Rebels estas venditaj je metodo "fair". La vendosumo estas pli ol unu miliono da dolaroj. Alemu pagas al siaj dungitoj salajron kiu estas ĉ. la kvaroblo de la etiopia averaĝo.[4][2]

En 2010 la prezidanto de la monda banko, Robert Zoellick, vizitis la firmaon. En 2011 Sole Rebels ricevis premion de la organizo World Fair Trade Organization.[1][3] En la sama jaro malfermiĝis en Adis-Abebo la unua propra vendejo de Sole Rebels.[3]

Republic of Leather redakti

Alemu fondis duan firmaon, nomita Republic of Leather. Ĝi ankaŭ sekvas la metodon "fair trade" (justa komerco). Ĝi faras produktojn el ledo.[1][4]

Honorigoj kaj premioj redakti

  • 2012: La gazeto Business Insider rigardas ŝin unu de la kvin plej bonaj entreprenistinoj de Afriko [6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Manuel Heckel: Bethlehem Alemu. Einen Schritt voraus. Die Schuhunternehmerin ist die Hoffnung Afrikas. en: Handelsblatt. n-ro. 148 2014-08-05, p. 47.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ethiopean shoemaker takes great strides, en: BBC News 2012-07-27.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Betel Bekele Berhanu kaj Melat Tekletsadik: Bethlehem Tilahun Alemu. Arkivigite je 2014-09-24 per la retarkivo Wayback Machine en: Ethiopian Women Unleashed. Stories of Accomplished Ethiopian Women, je la retpaĝo de la Heinrich-Böll-Stiftung.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 The World’s Most Powerful Women. Women to Watch: Bethlehem Tilahun Alemu. en: Forbes rete de 2012.
  5. A letter from soleRebels' Founder, auf der offiziellen Webseite von Sole Rebels.
  6. Greg Voakes: Africa’s Top 5 Women Entrepreneurs. en: Business Insider 2012-06-29.