Zwischbergen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bifig (Gondiswil))

Zwischbergen estas komunumo en la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 76 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Gondo.

Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Zwischbergen
Zwischbergen
Zwischbergen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Brigo
Koordinatoj  46° 9′ 50″ N 8° 7′ 1″ O / 46.16389 °N, 8.11694 °O / 46.16389; 8.11694 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 50″ N 8° 7′ 1″ O / 46.16389 °N, 8.11694 °O / 46.16389; 8.11694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 76
Areo 86,15 km²
Alteco 1359 m super marnivelo
Poŝtkodo 3901
Komunumkodo 6011
Mapo de Zwischbergen
Mapo de Zwischbergen
Situa mapo de Zwischbergen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Zwischbergen situas ĉe la suda flanko de la Sempiono-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gondo kaj la setlejoj Bellegge, Bifig, Bord, Egerten, Furgge, Hof kaj Katzhalden.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 86,15 km², de kiuj 21,8% estas kovritaj de arbaro, 13,3% servas por agrikulturo kaj 0,4% por setlado. La plej granda parto de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto, kiu konsistas el rokoj kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zwischbergen limas en nordo al Ried-Brig, en nordoriento al Varzo (VB, Italio), en oriento al Bognanco (VB, Italio), en sudoriento al Antrona Schieranco (VB, Italio), en sudo al Trasquera (VB, Italio), en okcidento al Saas-Almagell, kaj en nordoriento al Sempiono.

Trafiko redakti

Tra Zwischbergen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu kondukas al la Sempiono-Pasejo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Iselle al Sempiono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zwischbergen datiĝas el la jaro 1304 kiel Zewischeneberuen. De la 17-a jarcento ĝis 1875 la familio Stockalper posedis orminejon ne Zwischbergen, kiu en 1875 post bankrotiĝo estis fermita. Hodiaŭ la malnova minejo viziteblas por turistoj. En la jaro 1741 Franz Joseph Burgener ekspluatis ferminejon en Zwischbergen.[3]

Gondo, la ĉefloko de Zwischbergen, apartenis dum mezepoko al la regado de Novaro, ĝis en la jaro 1291 la episkopo de Siono aĉetis la suverenecon pri la loko. La paroĥo tamen ankoraŭ ĝis 1822 apartenis al Novarra. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj fortaj lavangoj damaĝis la vilaĝon Gondo. La 14-an de oktobro 2000 triono de la vilaĝo Gondo estis detruita de montofalo. Mortis en la katastrofo 13 homoj.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti