Bihardancsháza (bihardanĉhAza), estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Püspökladány. La loknomo signifas: Bihar-danĉ (familia nomo)-domo.

Bihardancsháza situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Bihartorda.

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko, pri la hungara patrujokupado en 895 oni trovis pruvojn. La komunumo estis menciita unuafoje en 1384. Ĝi senhomiĝis en 1670 pro la kontraŭturkaj militoj kaj refondiĝis en 1710. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1830. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. Dum la socialismo kolĥozo pri Petőfi funkciis. Nuntempe duono de la loĝantoj estas maljunaj. Infanĝardeno kaj lernejo la plej proksime estas en Nagyrábé.

Vilaĝservoj estas biblioteko, interreta domo, kuracejo, flega servo, sportejo, komuna kuirejo.