Hilary Chapman

(Alidirektita el Bill Chapman)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hilary S. CHAPMAN (konata en familiaj kaj laboraj rondoj kiel Bill; naskiĝinta en Leicester en 1950, mortinta suferante je kancero la 21-an de majo 2020 en Conwy, Norda Kimrio, ĉe Ysbyty-Gwynedd-hospitalo pro la kronvirusa malsano de 2019)[1] estis brita pedagogo, historiisto, filologo kaj politikisto.

Hilary Chapman
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1950 (1950-10-07)
en Leicester
Morto 21-an de majo 2020 (2020-05-21) (69-jaraĝa)
Mortokialo COVID-19
Lingvoj anglaEsperantokimra
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

La junulajn jarojn li pasigis en Hinckley. Studento li estis ĉe la universitato de Bangor (Gwynedd). Li laboris kiel instruisto kaj poste kiel trejnisto. Li okupiĝis pri la historio de Esperanto, aparte en Britio, kaj verkis plurajn artikolojn prie en fakaj revuoj. Li estis krome ĉefdelegito de Universala Esperanto Asocio por Britio.[2] Esperantisto li estis ekde 1967.

Admirindaj estis liaj konoj de la kimra lingvo kiu estis hejma lingvo danke al sia edzino kaj kimra denaskulino Pat (kun kiu li havis du filinojn, Lucy kaj Elinor).

En 2017/18 li estis urbestro de Conwy kaj urba konsilianto por Marl Ward. En 2019 li vojaĝis oficiale al Japanio pro ĝemeliĝfesto inter Himeĵi-Kastelo kaj la kastelo je Conwy. Li membris en la koruso Côr Meibion Maelgwn, ĉe Brita Laborista Partio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.[3]

Verkoj redakti

  • The Early History of Esperanto in the United Kingdom (2019)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti