Bindusara

Maŭrja imperiestro

Bindusara (regis ĉirkaŭ 297-273 a.n.e.), ankaŭ AmitraghātaAmitrakhāda ( "murdisto de malamikoj" aŭ "voranto de malamikoj")[1][2]Amitroĉates[2] (Strabono nomas lin Allitroĉades)[3][4][5] estis la dua Maŭrja imperiestro de la regno Magado en Antikva Barato. Li estis la filo de la fondinto de la dinastio, nome Ĉandragupta, kaj la patro de ties plej fama reganto, Aŝoko. La vivo de Bindusara ne estas tiom bone dokumentata kiel la vivoj de tiuj du imperiestroj. Multo de la informaro pri li venas el legendaj rakontoj verkitaj kelkaj centoj da jaroj post lia morto. Li pravigis sian titolon de ‘murdisto de malamikoj’ etendante la imperion de sia patro tra la Dekkano ĝis inkludi la regionon de Majsuro — sed malsukcesis konkeri la povan regnon Kalinga oriente. Tiuj venkoj plifortigis la postenon de la Kŝatrija armeo de Bindusara, minacanate la hegemonion de la Bramanoj en la kortego.[6]

Bindusara
Persona informo
Naskiĝo
en Patnao
Morto 273 a.n.e.
en Patnao
Religio Ājīvika vd
Familio
Dinastio Maurya dynasty vd
Patro Ĉandragupto Maŭrjo vd
Patrino Durdhara vd
Edz(in)o Subhadrangi vd
Infanoj Aŝoko • Vitashoka • Susima vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bindusara empire

Bindusara plifortigis la imperion kreitan de sia patro. La Tibet-Budhista aŭtoro de la 16-a jarcento Taranato atribuis al sia administracio la etendajn teritoriajn konkerojn en Suda Barato, sed kelkaj historiistoj dubas pri la historia aŭtenteco de tiu postulo.

Budhisma legendo pri la origino de Bindusara redakti

Ĉanakja ekmiksis malgrandajn dozojn de veneno en la manĝaĵoj de la nova reĝo Ĉandragupta por imunigi lin al venenigaj klopodoj fare de liaj malamikoj. Ĉandragupta, kiu ne sciis tion, iam kunhavis siajn manĝaĵojn kun sia graveda edzino, le reĝino, kiu estis sep tagojn antaŭnaske. Ĉanakja alvenis ĝuste kiam la reĝino manĝis la venenan manĝaĵon. Konstatinte, ke ŝi estas mortanta, Ĉanakja decidis savi la nenaskitan filon. Li senkapigis la reĝinon kaj tranĉomalfermis ŝian ventron per glavo por elpreni la feton. Laŭlonge de la sep sekvaj tagoj, li metis ĉiutage la feton en la ventron de kapro ĵus mortigita. Post la sep tagoj, la filo de Ĉandragupta "naskiĝis". Li estis nomita Bindusara ĉar lia korpo estis ŝprucita je punktoj (bindu) de la sango de la kaproj.[7]

Referencoj redakti

  1. Chattopadhyaya, Sudhakar. (1977) Bimbisāra to Aśoka: With an Appendix on the Later Mauryas (angle). Roy and Chowdhury.
  2. 2,0 2,1 Murthy, H. V. Sreenivasa (1963). A History of Ancient India. Bani Prakash Mandir. p. 120.
  3. Strabono, Geografio, 2.1
  4. Dictionary of Greek and Roman Geography (1854), India
  5. A Dictionary of Greek and Roman biography and mythology, Daimachus
  6. "He justified his title of ‘Enemy-Slayer’ by extending his father’s empire across the Deccan to include the Mysore region — but failed to take the powerful kingdom of Kalinga to the east. ‘These victories would have strengthened the position of Bindusara’s Kshatriya army, threatening the supremacy of the Brahmans at court." p. 373 Allen, Charles. (2012-02-21) Ashoka: The Search for India's Lost Emperor (angle). Little, Brown Book Group. ISBN 978-1-4087-0388-5.
  7. Trautmann 1971, p. 15.

Bibliografio redakti