Bissendorf
Bissendorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio, tuj oriente de la samnoma urbo Osnabrück, kiu mem ne apartenas al la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 942 loĝantojn sur areo de 96,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km². La teritorio limas norde al Belm kaj Ostercappeln, oriente al Bad Essen kaj Melle, sude al Hilter am Teutoburger Wald kaj Georgsmarienhütte kaj en la okcidento al la eksterdistrikta urbo Osnabrück.
Bissendorf | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05402 | |||||
Poŝtkodo | 49143 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459012 | |||||
Subdivido | 13 komunumopartoj (Gemeindeteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Guido Halfter | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Im Freeden 7 49143 Bissendorf | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 14942 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 14′ N, 8° 10′ O (mapo)52.2333333333338.1666666666667Koordinatoj: 52° 14′ N, 8° 10′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 99 m | |||||
Areo | 96,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bissendorf.de/ | |||||
Rilatoj al Esperanto
redaktiEl Bissendorf devenas la esperantistino Katja Bertram, kiu en la 1980-aj jaroj, en lerneja kaj studenta aĝoj, estis aktorino de la teatra teamo "Kia Koincido" kaj interalie rolis en la teatraĵo La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco, unua projekto de la internacia teamo.