Bad Essen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Bad Essen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16339 loĝantojn.

Bad Essen
Blazono
Bad Essen (Germanio)
Bad Essen (Germanio)
DEC

Map

kuracloko • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Osnabrück
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05472
Poŝtkodo 49152
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala Municipokodo 03459003
Subdivido 17 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Günter Harmeyer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Lindenstraße 41/43
Demografio
Loĝantaro 16339 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo)52.3213888888898.34Koordinatoj: 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 m
Areo 103,31 km²
Oficiala retejo https://www.badessen.de/
vdr

Loka gazeto redakti

En la urbo publikiĝas la loka gazeto Wittlager Kreisblatt, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.

Rilatoj al Esperanto redakti

La esperantistino Ursula Felhölter estas vicdirektorino de la urba gimnazio. De 1982 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kaj antaŭe plurajn jarojn gvidis ties komisionon pri renkontiĝoj, interalie respondeca pri la Internaciaj Seminarioj. La IS de 1978/1979 cetere nur okazis 25 km norde de Bad Essen, borde de la lago Dümmer. Nun Ursula Felhölter en sia lernejo interalie respondecas pri arta projekto "Friedenszeichen" ("pacosignoj"), memore al la historia batalo de Varus ĉe Bramsche-Kalkriese 15 km pli nordoriente. Parto de la arta projekto videblas en la kastelo kaj parko Ippenburg.

 
la urba preĝejo St. Nikolai
 
tipa domaro ĉe placo Kirchplatz
 
kastelo Ippenburg
 
kanalo Mittellandkanal ĉe Bad Essen