Mittellandkanal
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Mallongigo | MLK | |||||
Situo | Germanio: federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto | |||||
Longeco | 325,7 km | |||||
Konstruita | 1906 ĝis 1942 (de Nordrejn-Vestfalio ĝis la rivero Elbo) | |||||
Plukonstruita | ampleksigita ekde la jaro 1965, plukonstruo de la Elbo ĝis la Elbo-Havel-kanalo 1993 ĝis 2003 | |||||
Okcidenta fino | debranĉiĝo de la Dortmund-Emso-kanalo apud Hörstel | |||||
Orienta fino | transiro al la Elbo-Havel-kanalo apud Hohenwarthe | |||||
Gravaj kluzoj | Anderten (Hindenburgschleuse), Sülfeld, Hohenwarthe | |||||
Krucantaj riveroj | Hase, Weser, Leine, Elbo | |||||
![]() |
La kanalo Mittellandkanal - en Esperanto "mezlanda kanalo" - estas akvovojo de 325,7 kilometroj inter la okcidento kaj oriento de Germanio - temas pri la plej longa kanalo en Germanio. La kanalo ligas la riveron Rejno pere de la kanaloj Rejno-Herne-kanalo aŭ Wesel-Datteln-kanalo kaj poste Dortmund-Emso-kanalo okcidente kun la rivero Odro pere de la Elbo-Havel-kanalo, Havel kaj la Havel-Odro-akvovojo oriente. Per tio ĝi ebligas ŝipan veturon inter Nederlando, okcidenta Francio kaj Svislando okcidente kaj Pollando kaj Ĉeĥio.

Dum sia vojo de okcidento al oriento la kanalo devas superponti plurajn riverojn, kiuj fluas de sudo al nordo, rekte aŭ malrekte al la Norda Maro - temas interalie pri la riveroj Hase, Weser, Leine kaj Elbo. Estas relative imprese vidi, kiel unu akvovojo kun multaj kubikmetroj da akvo kaj pezaj kargoŝipoj per ponto gvidiĝas super alia akvovojo kun simile multaj kubikmetroj da akvo kaj same pezaj kargoŝipoj.
Pluraj flankaj kanaloj ligas la ĉefan kanalon al pli grandaj urboj de la regiono.
Esperantaj detaletojRedakti
Pluraj esperantistoj sur la kanalo akiris siajn licencojn pri motorboatado (kapablo, pri kio oni malofte konscias dum movadaj renkontiĝoj) ... ekzemple la gefratoj Birgit Prien, Thomas kaj Wieland Pusch.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj laŭlonge de la kanaloRedakti
Listigo laŭ la kanala vojo de okcidento orienten
- Nordrejn-Vestfalio
- Malsupra Saksio
- Nordrejn-Vestfalio
- Malsupra Saksio
- distrikto Schaumburg
- Region Hannover
- distrikto Peine
- urbo Braunschweig
- distrikto Gifhorn
- urbo Wolfsburg
- distrikto Gifhorn
- Saksio-Anhalto
Eksteraj ligilojRedakti
ĉiuj baze germanlingvaj
- informoj pri la konstrua ampleksigo de la ĉafa kaj la flankaj kanaloj Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝo pri la akvovoja kruciĝo Magdeburg
- informoj de la kanala centralo Minden
debranĉiĝo de Dortmund-Emso-kanalo kaj Mittellandkanal apud Dortmund malnova kaj nova kanalo apud Minden
la kanalo apud Recke
la kanalo apud Bad Essen, fone la mezalta montaro Wiehengebirge la kanalo apud Minden la kanalo apud Braunschweig: fone la urba haveno la kanalo en Wolfsburg, fone la aŭtofabrikejo Volkswagen