Bramsche
Bramsche estas urba komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio kaj situas borde de la rivero Hase. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 31141 loĝantojn.
Bramsche | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | +49 (0)5461 | |||||
Poŝtkodo | DE-49565 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459014 | |||||
Subdivido | 14 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Liesel Höltermann | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Hasestraße 11 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 31141 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo)52.4088888888897.9727777777778Koordinatoj: 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 44 m | |||||
Areo | 183,32 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.bramsche.de/ | |||||
Parto de Bramsche estas la vilaĝo Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme, kie dum la jaro 9 post Kristo okazis la batalo de Varus - la plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj: en tiu batalo la ĥeruska nobelo Arminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.


Administraj unuoj redakti
En 1971/72 12 iamaj sendependaj municipoj estis inkluditaj en la urbon.
- Achmer
- Balkum
- Epe kaj Malgarten
- Engter
- Evinghausen
- Hesepe
- Kalkriese - loko de la Batalo en la Teŭtoburga Arbaro
- Lappenstuhl
- Pente
- Schleptrup
- Sögeln
- Ueffeln
Loka gazeto redakti
En la urbo publikiĝas la loka gazeto Bramscher Nachrichten, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.
Muzeo Tuchmacher-Museum redakti
En Bramsche antaŭ ducent jaroj preskaŭ la tuta urbo laboris en tuko-fabrikado. En la familioj oni ŝpinis fadenojn, aliaj teksis tukojn el ili, aliaj farbigis ilin. Poste pli grandaj manufakturoj transprenis tiun laboron. Post enkonduko de maŝinoj pli kaj pli la laboro estis koncentrita en fabrikoj.
Unu fabriko estis je la rivero Hase, kiu liveris la energion per akvomuelo. La akvomuelo turnigis transmision, longan turniĝantan akson sub la plafono laŭlonge de la granda halo. Po unu platrimeno turnigis unu maŝinon.
Post la dua mondmilito oni forvendis ĉiujn malnovajn maŝinojn, ĉar ili ne plu estis sufiĉe ekonomiaj. Nur post tio ekis la ideo, konservi la metion en muzeo. Oni serĉis kaj reaĉetis ĉiujn maŝinojn en tuta Eŭropo kaj denove instalis ilin en la fabriko, sed nun uzante apartan elektromotoron por ĉiu maŝino.
En la Tuchmachermuseum (tukofareja muzeo) ĉiuj tradiciaj maŝinoj nun estas montritaj en funkcio, kiuj estas bezonataj por produkti tukojn. Entute estas ĉirkaŭ 40 ŝtupoj de produktado.
Inter aliaj estas speciale interesa ŝpinmaŝino, angle Spinning Mule kun ĉirkaŭ cent spindeloj. Estas ege interesa vidi, kiel moviĝas la spindeloj, kontrolitaj de komplika centra mekanika komputilo konsistanta nur el dentradoj kaj ŝnuroj. Esperantistaj vizaĝantoj demandis la maŝiniston, ĉu la enkonduko de tiu maŝino ne produktis multajn senlaborulojn, ĉar ja nun li, nur unu homo, produktis pli ol antaŭe cent laboristoj povis produkti. Ne, li diris, eble iom moke: antaŭe ni estis okupantaj ĉefe prizonulojn por la ŝpinado, kaj tiam ni transigis ilin al gluado de papersaketoj.
Alia tre interesa maŝino estas granda Jacquard- (Ĵakard-) teksilo kun mekanika stirigilo, en tiu kazo trubenda stirigilo. Laŭ bezonata koloro la stirigilo levigas kaj mallevigas la fadenojn en la ritmo de la maŝino. Dum nia vizito la maŝino teksis lanajn kovrilojn por junulargastejo. Estiĝis tuko kun la teksigita teksto "PIEDA FLANKO".
Trafiko redakti
Bramsche per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.