Bizon-Saltejo Head-Smashed-In

Bizon-Saltejo Head-Smashed-In troviĝas tie kie la antaŭmontetoj de la Rok-Montaro ekleviĝas el la prerio 18 km nordokcidente de Fort Macleod (Alberto) je ŝoseo 785, kaj ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko kaj muzeo de Indiĝena kulturo.

Bizon-Saltejo Head-Smashed-In
bizonkapta krutaĵo • arkeologia loko [+]

Koordinatoj49° 44′ 58″ N, 113° 37′ 30″ U (mapo)49.7494-113.625Koordinatoj: 49° 44′ 58″ N, 113° 37′ 30″ U (mapo)
Areo36,26 km² (3 626 ha) [+]

Bizon-Saltejo Head-Smashed-In (Alberto)
Bizon-Saltejo Head-Smashed-In (Alberto)
DEC
Lokigo de Alberto en Kanado
Map
Bizon-Saltejo Head-Smashed-In
Vikimedia Komunejo:  Head-Smashed-In Buffalo Jump [+]

Situo de Bizon-Saltejo Head-Smashed-In en Kanado
Situo de Bizon-Saltejo Head-Smashed-In en Kanado
bizonkapta krutaĵo • arkeologia loko
Bazaj informoj
Situo: Kanado
Plej proksima urbo: Fort Macleod
Koordinatoj 49° 42' N, 113° 36' U Mapo
Estrado
Respondeca instanco: Alberta Community Development
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Historio redakti

Ĉi tiun bizon-saltejon uzis dum 5500 jaroj la indiĝenaj popoloj de la ebenaĵoj por mortigi bizonojn, kio ili faris pelante ilin de 10 metrojn alta krutaĵo. La Nigrapiedoj pelis la bizonojn de paŝtejo en la Histrikaj Montetoj ĉ. 3 kilometrojn okcidente de la saltejo al "pel-ŝpuroj" borderitaj per centoj de kairnoj kaj poste igis ilin kuri plengalope de krutaĵo. La krutaĵo mem estas 300 metrojn longa kaj je plej granda alteco prezentas falon de 10 metroj al valo sube. Oni uzis la saltejo antaŭ almenaŭ 6000 jaroj kaj la ostodelasaĵoj estas 10 metrojn profundaj. Post kiam la bizonoj falis de la krutaĵo, oni prilaboris iliajn korpojn ĉe proksima kampadejo.

En la Nigrapieda lingvo la nomo de la bizon-saltejo estas estipah-skikikini-kots. Laŭ la legenda, juna nigrapiedo volis rigardi kiel la bizonoj falas de la krutaĵo desube, sed li estis kovrita de la falantaj bizonoj. Oni poste trovis lin morta sub la bizon-korpoj "kie li rompigis al si la kapon".

Oni ĉesis uzi la bizon-saltejon Head-Smashed-In en la 19-a jarcento post alveno de la eŭropanoj. La Eŭropanoj unuafoje eksciis pri la bizon-saltejo en la 1880-aj jaroj, kaj unue esploris ĝin la Amerika Muzeo de Naturhistorio en 1938. Oni elektis ĝin Kanada Nacia Historiejo en 1968, Provinca Historiejo en 1979, kaj Monda Naturheredaĵo en 1981, kio metis ĝin samrange kiel la Egiptaj piramidoj, Stonehenge kaj la Galapagoj.

Monda Naturheredaĵo redakti

Unesko deklaris ĉi tiun lokon esti Monda Naturheredaĵo en 1981 pro ĝia atestado je pratempa vivo kaj la moroj de indiĝenaj popoloj.

Interpreta centro kaj muzeo redakti

 
Head Smashed-In Buffalo Jump

La interpreta centro ĉe Bizon-Saltejo Head-Smashed-In, konstruita je kosto de dek milionoj da dolaroj, estas konstruita en la antikva sabloŝtona krutaĵo en natureca maniero. En ĝi estas kvin apartaj niveloj kiuj montras la ekologion, mitologion, vivstilon, kaj teĥnologion de la Nigrapiedoj en la kunteksto de haveblaj arĥeologiaj atestaĵoj, prezentitaj el la vidpunkto kaj de la indiĝenaj poponoj kaj de eŭropa arĥeologia scienco.

La centro ofertas tipi-tendumadon kaj edukajn laborkunsidojn pri diversaj aspektoj de la vivo de la nordamerikaj indiĝenaj popoloj kiel farado de mokasenoj, tamburoj, ktp. Ĉiun jaron la interpreta centro de Bizon-Saltejo Head-Smashed-In gastigas plurajn specialajn eventojn kaj indiĝenajn festivalojn konataj tra la tuta mondo pro ilia bunteco, energio, kaj aŭtenteco; inter ĉi tiuj estas speciala kristnaska festivalo kun la nomo Heredaĵo Tra Miaj Manoj (angle: Heritage Through My Hands) kiu kunigas indiĝenajn artistojn kaj artlaboristojn kiuj prezentas vastan gamon de juvelaĵoj, vestaĵoj, artaĵoj kaj metiaĵoj.

Aliaj uzoj de la nomo redakti

La kanada punka muzikgrupo SNFU surbendigis kanton kun la titolo "Head-Smashed-In Buffalo Jump" en ilia albumo de 2004 In The Meantime and In Between Time.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti