Blankabrova fulveto

La Blankabrova fulveto (Fulvetta vinipectus) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova fulveto
Blankabrova fulveto
Blankabrova fulveto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Fulvetta
Specio: F. vinipectus'
Fulvetta vinipectus
(Hodgson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu orientalisa specio havas tre belan kapobildon ĉar spite la nomon ne temas pri blanka brovo sed pri tre markataj kaj larĝaj blankaj strizonoj kiu ekas el la okuloj malantaxuen al la nukoflankoj, bordataj de malhelaj bordoj kaj ene de tre malhelbruna kapo kio markas la kontraston; tiuj strioj nomigas la specion en Esperanto. Krome ankaŭ la irisoj estas blankaj kio pliigas la kontrastojn en la kapo. La flugiloj estas brunecaj kun blankablua bordo. Ankaŭ la vosto estas bruneca, sed pli malhelgriza ĉe fino. Sub la malhelbruna vizaĝo estas blanka gorĝo kiu nuanciĝas al helgriza brusto kaj siavice al pli helbruneca ventro.

Ĝi troviĝas en Himalajo nome en Butano, Nepalo, suda Ĉinio, nordorienta Barato, Birmo kaj Vjetnamio. Ties natura biotopo estas moderklimataj larĝafoliaj arbaroj kaj arbustaro kun subkreskaĵaro, ofte asocie al bambuejoj je 2200 al 3400 metroj super marnivelo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti