Blankabrova parulio

La Blankabrova parulio (Parula superciliosa) estas malgranda birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de ties tipa genro nome Parulioj kiuj estas malgrandaj birdoj kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn. Ĝi foje estas tamen lokata en la genro Vermivora.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova parulio
Blankabrova parulio
Blankabrova parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Parula
Specio: 'P. superciliosa'
Parula superciliosa
(Hartlaub, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĝenerale nekomuna en sia indiĝena teritorio de centra Meksiko kaj rara ie plie ekzemple ĝis al Nikaragvo. Ĝi estas vaganta al sudorienta Arizono.

Aspekto redakti

La Blankabrova parulio estas simila kaj al la Norda parulio kaj al la Flavventra parulio, kun flavaj gorĝareo kaj brusto, grizaj kapo kaj flugiloj kaj verdeca dorso elstara ĉe la griza fono. Unu el ties ĉefaj karakteroj estas bruna duonluna marko en ties brusto, ege elstara ĉe la flavega fono kaj distingilo el la jam menciataj specioj: tio nomigas la specion en kelkaj lingvoj ekzemple en la angla aŭ franca. Krome estas tre markata blanka superokula strio elstara ĉe la griza fono, kiu larĝiĝas malantaŭ la okulo al la nukoflankoj: tiu eco nomigas la specion kaj en esperanto kaj en la latina scienca nomo kie superciliosa aludas al tiu superokula strio; krome estas alia pli malgranda blanka makuleto subokula. La beko estas griza, pintakra kaj rekta; ankaŭ la kruroj estas grizaj. Junaj maskloj aspektas simile al senkolora plenkreskula ino, dum junaj inoj povas ne havi la brunan duonlunan makulon.

Ekologio redakti

Tiuj monogamaj, solemaj birdoj iĝas pli gregemaj vintre, kaj ariĝas al miksitaj kunmanĝantaroj por nutri sin (ĉefe el insektoj, sed foje ankaŭ el fruktoj kaj beroj en la mezo ĝis supraj niveloj de la kanopeo). Ili saltetas inter branĉetoj kaj al la foliaro, plukante erojn el la subaj partoj de folioj, kaj pendante akrobate per simila maniero al tiu de paruedoj por serĉi esplorotajn surfacojn.

Blankabrovaj parulioj faras siajn nestojn ĉe herbotufo aŭ ŝirmita de monteto aŭ bordo ĉegrunde. Kutime ili faras 1 - 2 ovodemetadojn jare. Oni supozas ke la ino konstruas la neston sen helpo el la masklo, amasigante muskon, herbon, koniferpinglojn kaj fajnan materialon por kovri la neston. La ino demetas kutime 3 senmarkajn blankajn ovojn. Oni ĉirkaŭkalkulas ke la kovado daŭras 12 – 14 tagojn kaj estas farata nur de la ino. La idoj estas malfrumaturaj kaj estas kovataj ankaŭ nur de la ino sed manĝigataj de ambaŭ gepatroj. Junuloj restoj en la nesto dum ĉirkaŭ 8–10 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Plia legado redakti

Tezo redakti

  • Gram WK. Ph.D. (1996). The social structure of an avian community during the nonbreeding season. University of Missouri - Columbia, United States, Missouri.

Artikoloj redakti

  • Gram WK. (1997). Neotropical migrant and Mexican resident bird species in mixed-species flocks in northeastern Mexico. Bulletin of the Ecological Society of America. vol 78, no 4 SUPPL.
  • Gram WK. (1998). Winter participation by neotropical migrant and resident birds in mixed-species flocks in northeastern Mexico. Condor. vol 100, no 1. p. 44-53.
  • Mayfield HF. (1968). Nests of the Red Warbler and Crescent-Chested Warbler in Oaxaca Mexico Ergaticus-Ruber Vermivora-Superciliosa. Condor. vol 70, no 3. p. 271-272.
  • Morales-Perez JE & Navarro-Siguenza AG. (1991). Distributional Analysis of the Birds of the Northern Highlands in Guerrero Mexico. Anales del Instituto de Biologia Universidad Nacional Autonoma de Mexico Serie Zoologia. vol 62, no 3. p. 497-510.