Blankabrova tarsigero

La Blankabrova tarsigero (Tarsiger indicus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas brunflavecaj aŭ ruĝoranĝaj, dum la supraj partoj estas tre grizaj kaj en la kapo elstaregas tre kontraste blanka superokula strio el la beko al la orelo, de kie venas la nomo Blankabrova tarsigero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova tarsigero
Blankabrova tarsigero
Blankabrova tarsigero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Tarsiger
Specio: T. indicus'
Tarsiger indicus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas iom pli senkolora, dum la masklo montras en reprodukta plumaro tre malhelgrizajn suprajn partojn kie ege kontrastas la tre blanka superokula strio.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Tajvano kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj redakti