Titola teksto redakti

 Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola minao
 
Blankakola minao, S. a. albicollis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Streptocitta
Specio: 'S. albicollis'
Streptocitta albicollis
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
 
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
 
 
vdr

La Blankakola minao (Streptocitta albicollis) estas granda, longvosta specio de sturno en la familio de Sturnedoj. Pro la ŝajna simileco kun la pigo, ĝi estis nomata kiel Sulavesa pigo en la pasinteco. Tiu aŭstralazia birdo estas endemia de arbaroj de Indonezio nome en Sulaveso kaj apudaj pli malgrandaj insuloj de Indonezio. Estas du subspecioj; la nomiga el la suda parto de Sulaveso havas flavpintan bekon, dum torquata el la norda parto de la insulo havas tutnigran bekon.

Temas pri nigreca birdo kun longa vosto kaj metalecaj briloj ĉefe en dorso. Nomigas la specion (ankaŭ en la latina scienca nomo) larĝa blanka kolumo kiu kovras ankaŭ la ŝultrojn kaj la tutan bruston en antaŭa parto. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.

Referencoj redakti