Blankastria parulio

La Blankastria parulio (Basileuterus leucophrys) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankastria parulio
Blankastria parulio
Blankastria parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. leucophrys'
Basileuterus leucophrys
(Pelzeln, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Estas specio kun olivverdecaj supraj partoj, tre blankaj gorĝareo kaj vangovizaĝo nuance al blankeca kaj al helgriza sube (pli grize flanke). Kiel ĉe aliaj samgenranoj, ankaŭ ĉikaze la kapobildo rimarkindas per tre markata larĝa blanka superokula strio inter du malhelgrizaj al nigrecaj strioj nome traokula strio kaj ĉekrona strio. Tiu blanka strio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. Ankaŭ la beko estas nigra, dum la kruroj estas flavecaj al karnokoloraj.

Referencoj redakti