Blankastria pikumno

La Blankastria pikumno (Picumnus cirratus) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj, kiu enhavas la pegojn, pikumnojn kaj koltordulojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankastria pikumno
Blankastria pikumno (masklo)
Blankastria pikumno (masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picumnus
Specio: P. cirratus
Picumnus cirratus
(Temminck, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Blankastria pikumno estas eta, 8 cm longa. Kiel aliaj membroj de sia genro, ne havas la fortajn vostoplumojn de aliaj pegedoj, do ili ripozas surbranĉe. La dorso estas bruneca. La ventro estas blanka kaj tre klare kaj horizontale stria de nigro; same en la brusto, sed iom kurve. La plej rimarkinda eco estas la nigra krono ĝis la okulo (kaj ĉe maskloj kun tre kontrasta ruĝa frunto) tre klare punktita de blanko. La beko estas mallonga, griza (kiel la kruroj), forta kaj tre akrapinta. Inter la beko, okuloj kaj la frunto estas bruneca suprabeka zono kaj el la nigraj okuloj malantaŭen videblas foje du blankecaj strietoj kiuj kuniĝas en blankeca aŭ hela nuko. La vosto estas nigra kun tri blankaj strioj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en sudorienta Brazilo sude kaj okcidente ĝis Pantanalo, kaj en sudorienta Bolivio, Paragvajo kaj norda Argentino. Disa populacio ĉeestas en la marbordaj partoj de Franca Gujano, suden ĝis la Brazila ŝtato de Amapao kaj okcidenten laŭlonge de malsupra rivero Amazono ĝis ĉirkaŭ la rivero Tapajozo. Eta, ŝjne izolita populacio troviĝas en suda Gujano kaj apuda Rorajmo.

Tiu specio havas grandan teritorion, ĉirkaŭ 1,400,000 km². Tamen la monda populacio ne estas konata, sed supozate granda, ĉar ĝi estas konsiderata komuna en partoj de sia teritorio (Stotz et al. 1996). Pro tio ĝi estas konsiderata Ne Minacata.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arnaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

La taksonomio estas malfacila, ĉar ĝi hibridiĝas amplekse kun multaj aliaj pikumnoj kiel la Varzea, Teminka kaj la Blankaskvama pikumno.

Listo de subspecioj redakti

  • Picumnus cirratus cirratus Temminck, 1825
  • Picumnus cirratus confusus Kinnear, 1927
  • Picumnus cirratus macconnelli Sharpe, 1901
  • Picumnus cirratus pilcomayensis Hargitt, 1891
  • Picumnus cirratus thamnophiloides Bond & Meyer de Schauensee, 1942
  • Picumnus cirratus tucumanus Hartert, 1909

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti