Blankflugila alaŭdo

La Blankflugila alaŭdo (Melanocorypha leucoptera) estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en centra Azio, el Kaŭkazo orienten tra mezvarma suda Azio kaj Kazaĥio. Ĝi estas parte migranta, kun birdoj emaj moviĝi suden vintre. La plej sudaj birdoj estas ĉefe loĝantoj. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankflugila alaŭdo
Blankflugila alaŭdo
Blankflugila alaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Melanocorypha
Specio: M. leucoptera
Melanocorypha leucoptera
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Melanocorypha leucoptera
 
Alauda leucoptera. Lord Lilford
 
Ilustraĵo
 
Alauda leucoptera

Tiu alaŭdedoj estas granda kaj fortika, kaj kun rondoforma kapo, kiel la aliaj membroj de la genro Melanocorypha, kutime ĉirkaŭ 17-19 cm longaj, kun enveguro de 35 cm. Ambaŭ seksoj pezas ĉirkaŭ 44 g. Dumfluge, ĝi estas nekonfuzebla pro ties rimarkinda flugilbildo nome: nigraj eksteraj flugoplumoj, blankaj internaj flugoplumoj kaj la resto de la flugiloj bruna. La blanka parto de la flugiloj nomigas la specion kaj en kutima kaj en scienca nomo ĉar leucoptera signifas en la greka “blanka flugilo”. La korpo estas striita grizbruna (grizo kun iomete da blueca nuanco kaj bruna kun ruĝeca nuanco) kaj blankeca sube, kiel multaj aliaj alaŭdoj. La maskla plenkreskulo havas avelkoloran kronon, sed pro la resto ambaŭ seksoj estas similaj. Estas superokula blankeca strio kiu ĉirkaŭas brunecan makulon en malantaŭa vango. Stare videblas la blankega marko de la flugiloj kontraste kun la malhela bruno de suba dorso kaj vosto, kiu havas blankajn eksterajn plumojn.

Kutimaro redakti

La Blankflugila alaŭdo loĝas en sekaj, malfermaj stepoj kaj ebenaĵoj. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-8 ovojn ĉiun ovodemetadon. Ties dieto konsistas el semoj, kaj insekto dum la reprodukta sezono. Ĝi estas gregema dum vintro.

Voĉo redakti

Ties kanto estas pli melodia versio de tiu de la kampalaŭdo.

Konservado redakti

Habitatodetruo pro plugado de novaj kultivejoj estas unu el la ĉefaj minacoj de la Blankflugila alaŭdo. Kvankam ties populacion malpliiĝis draste, ĝi estas ankoraŭ relative komuna, kaj ne estas konsiderata sub risko.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti