Bleknacoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bleknacoj
Blechnum spicant
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: bleknacoj Blechnaceae
Newman
blekno Blechnum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La bleknacoj[2], aŭ bleĥnacoj[mankas fonto] (latine Blechnaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas blekno[2].

KarakterizaĵojRedakti

La rizomoj estas rampantaj, levantaj aŭ starantaj, kelkfoje trunkformaj. Ofte ili formas stolonojn. La pintoj de la rizomoj estas kovrataj de skvamoj. La petiolo havas multnombrajn rondajn konduktajn faskojn, kiuj estas ordigitaj en ringoj. La folioj estas monomorfaj aŭ dimorfaj. Sur la fekundaj foliolaj ripoj formiĝas ripformaj areoloj, en kiuj staras la soroj. La soroj estas en ĉenoj au linioj, ofte paralele kun la mezaj ripoj. Ili havas oblongajn induziojn, kiuj malfermiĝas direkte al la meza ripo. La sporangioj havas trivicajn, mallongajn ĝis longajn tigetojn. la sporoj estas renformaj.

La gametofito estas verda kaj korforma.

La kromosomonombro estas x = 27, 28, 31 ĝis 37, aŭ 40.

TaksonomioRedakti

1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (6 apr. 2020)[3],[4], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.


2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006 ekzistas jenaj genroj:

  • Ripfiliko (Blechnum L.), kun minimume 100 ĝis ĉirkaŭ 220 specioj precipe en la suda hemisfero. sed nur unu specio en Eŭropo:
  • Brainea J. SM., kun nur unu specio en Orientazio:
  • Doodia R.BR., kun ĉirkaŭ 1-11 specioj inter Srilankao kaj Aŭstralio, inter ili :
    • Doodia aspera R. Br., hejmregiono: Aŭstralio (Kvinslando, Novsudkimrio, Viktorio).
    • Doodia caudata (CAV.) R. Br., hejmregiono: Aŭstralio, Novzelando, Polinezio.
    • Doodia media R. BR., hejmregiono: Aŭstralio, Novzelando, Novkaledonio.
  • Pteridoblechnum HENNIPMAN, 1-2 specioj, el kiu unu ankaŭ estas metita al Steenisioblechnum .
  • Sadleria KAULF., ĉirkaŭ ses specioj en Havajo.
  • Salpichlaena J. SM., ĉirkaŭ tri specioj en tropika Mez- kaj Sudameriko.
  • Steenisioblechnum HENNIPMAN, kun nur unu specio, kiu kreskas en Aŭstralio (Kvinslando) :
  • Stenochlaena J. SM., ĉirkaŭ ses specioj en la tropikoj de Azio kaj Afriko.
  • Woodwardia SM., ĉirkaŭ 24 specioj, el kiu nur unu hejmiĝas sur la Atlantikaj insuloj kaj en la Mediteraneo regiono oriente de Kreto.

FontojRedakti

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, (Abstract, Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF-dosiero).
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 1987, ISBN 0-521-34060-8.
  • Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. specioj und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.
  • André Gilles Célestin Lawalrée: Woodwardia Sm. ISBN 521-41007-X.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti