Blind Willie Johnson

Blind Willie JOHNSON (Blinda Vilĉjo Johnson, 25a de Januaro, 1897 – 18a de Septembro, 1945) estis Afrik-usona kantisto kaj gitaristo de gospela bluso kaj evangelisto. Liaj ĉefaj registraĵoj kompletigitaj inter 1927 kaj 1930 — tridek kantoj totale — montras kombinon de povega "brustovoĉa" kantokapablo, glitgitaraj kapabloj kaj originaleco kiu influis postajn generaciojn de muzikistoj. Kvankam la registraĵoj de Johnson vendiĝis tre bone, kiel surstrata spektaklisto kaj predikisto estis tre malriĉa en sia vivodaŭro. Lia vivo estis malbone dokumentita, sed laŭlonge de la tempo muzikhistoriistoj kiel Samuel Charters malkovris plie pri Johnson kaj liaj kvin registraj sesioj.

Blind Willie Johnson
Persona informo
Aliaj nomoj «Blind» Willie • «Blind» Texas Marlin • The Blind Pilgrim
Naskiĝo 22-an de januaro 1897 (1897-01-22)
en Brenham
Morto 18-an de septembro 1945 (1945-09-18) (48-jaraĝa)
en Beaumont
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistokantistogitaristopredikisto
vdr

Revivado de intereso pri la muziko den Johnson ekis en la 1960-aj jaroj, post lia inkludo en la verko de Harry Smith nome Anthology of American Folk Music, kaj pro la klopodoj de la blusgitaristo Gary Davis. La verkaro de Johnson iĝis pli facile alirebla pere de kompilaĵaj albumoj kiaj Blind Willie Johnson 1927–1930 kaj The Complete Willie Johnson, en ambaŭ unuarange Charters. Kiel rezulto, Johnson estas konsiderata kiel unu el la plej influaj praktikistoj de bluso, kaj lia glitogitara ludado, partikulare en lia himno "Dark Was the Night, Cold Was the Ground", estis tre laŭdita. Aliaj registraĵoj de Johnson inkludas "Jesus Make Up My Dying Bed", "It's Nobody's Fault but Mine", kaj "John the Revelator".