Cyanocorax estas genro de garoloj de Ameriko, tio estas paserinaj birdoj de la familio de Korvedoj. Popolaj nomoj estas bluaj korvoj (tio estas la signifo de Cyanocorax) aŭ korvogaroloj, ĉar ili kunhavas ecojn de ambaŭ tipoj de birdoj kaj ĉefe kiel genra marko la kombinon de bluo (garoloj) kaj nigro (korvoj) kiun havas plej parton de la membroj de la genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluaj korvoj
Pluŝokresta garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro enhavas kelkajn tre rilatajn speciojn kiuj ĉefe troviĝas en arbaraj habitatoj de Meksiko kaj Centra kaj Sudameriko, dum du specioj, la Bruna garolo kaj la Verda garolo, tute en Usono. Koincide estas tiuj ankaŭ la du nuraj specioj de tiu genro kie la supraj partoj ne estas ĉefe bluaj aŭ purpurbluaj.

Specioj redakti

Referencoj redakti

  • Madge, S.; & Burn, H. (1999). Crows and Jays. Princeton University Press. ISBN 0-7136-5207-1