La Lazura garolo (Cyanocorax caeruleus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu neotropisa specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lazura garolo
Lazura garolo
Lazura garolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. caeruleus
Cyanocorax caeruleus
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Pli precize tiu specio longa ĉirkaŭ 40cm montras tre intense bluan koloron kun nigraj kapo, gorĝo kaj supra brusto. La nigrajn partojn havas simile la parenca Viola garolo, sed tiu havas diversajn helajn kaj malhelajn bluajn nuancojn en la korpo, dum la Lazura garolo estas pli uniforme tutblua. Maskloj kaj inoj havas la saman plumaron kaj aspekton kvankam inoj estas tipe pli malgrandaj.

Distribuo redakti

Kvankam komune oni diras, ke ĝia biotopo estas la Araŭkariaj humidaj arbaroj de brazila araŭkario sude de Brazilo, kie la birdo trovas "pinsemojn" (semojn de Araucaria) por ties manĝo, ne estas rekta dependo de tiu arbaro, ĉar tiuj birdoj manĝas ankaŭ insektojn kaj fruktojn. Ties distribuado etendiĝas el sudo de la subŝtato de Rio-de-Ĵanejrio suden al la subŝtato de Suda Rio-Grando, kaj koncentriĝas en la Atlantika arbaro. Ĝi estas la subŝtata birdo de Paranao.

Kutimoj redakti

Lazuraj garoloj estas tre inteligentaj nur post psitakoj. Ties komunikado estas komplika, konsistanta de almenaŭ 14 voĉoj (krioj) tre distingaj kaj signifaj. Ili formas arojn de 4 al 15 individuoj tre bone organizitaj en hierarkioj, kun divido en klanoj. Tiuj grupoj restas stabilaj dum eĉ ĝis du generacioj.

La reproduktado okazas el oktobro al marto. Ĉiuj individuoj kunlaboras en la konstruo de nestoj en la plej altaj partoj de la plej altaj arboj, prefere en la centra branĉaro de la araŭkario se ĝi ekzistas. La nesto el bastonetoj de ĉirkaŭ 50 cm de diametro, tasforma, la ino demetas 4 ovojn mezaveraĝe.

La Lazura garolo estas la ĉefa animalo kiu disigas la araŭkarion, ĉar aŭtune dum la frukta sezono ili kaŝas stokojn de pinsemoj por nutri sin el ili poste. Por tio tiuj garoloj enpremas tiujn semojn en putriĝintaj falitaj arbotrunkoj, sed ankaŭ en similaj radikoj, kie poste facile ĝermos la semoj.

Laŭ legendo de la subŝtato de Paranao ĉar tiu birdo respondecas pri la zorgado de la arbaro kiel dia misio, la pafiloj eksplodus aŭ malsukcesus se oni pafus ilin. Ĉiukaze tiu specio estas laŭ leĝo n. 7957 de 1984 "simbola birdo" de la Ŝtato de Paranao. Ĉar la araŭkaria arbaro malpliiĝis al ĉirkaŭ 4 % tiu specio havas malbonan estontecon.

Referencoj redakti