La Blubrusta tukano, Blubrusta montotukanoGrizbrusta tukano (Andigena hypoglauca) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca specifa nomo Andigena hypoglauca signifas “devena de Andoj” pro la genro Andigena, tio estas montotukanoj, kaj “blua sube”, kio kongruas kun la blubrusta nomigo kiu vere markas unu el la plej karaktera eco, sed ne unika en la genro, ĉar ankaŭ la Kapuĉa montotukano (iom pli malhela) kaj la Lamenbeka montotukano montras similajn kolorojn en la subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blubrusta tukano
Blubrusta tukano
Blubrusta tukano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Andigena
Specio: A. hypoglauca'
Andigena hypoglauca
(Gould, 1833)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Krome tiu ĉi specio montras nigran kapon (ĉefe en krono, ĉar malantaŭ okulo estas pli grizeca parto -”orelo”), kiu ĉirkaŭas etan malhelbluan nudan ĉirkaŭokulan haŭtaĵon ĉirkaŭ flava okuliriso. Ne nur la subaj partoj estas blugrizaj, sed ankaŭ la tuta kolo. La dorso estas malhelbruna kun malhelverdaj nuancoj en flugiloj kaj flava pugo, dum sube estas ruĝa. La vosto estas malhelgriza kun ruĝeca pinto. La femuroj estas kovritaj de brunaj plumoj dum la kruroj estas grizecaj.

La bekaj markoj komencas per flava duono (pli verdeca alpinte) markita de ĉebaza nigreca strio, kiu lasas flavan makulon sub la okula parto. La dua duono estas separita ne de vertikala linio, sed iom pli diagonala, kio lasas supran ruĝan parton kaj malpli grandan nigran pinton. Kiel ĉe aliaj tukanoj, jam la koloroj de la beko sufiĉas por diferencigi la specion. Ĝenerale dirate temas pri birdo 43 al 48 cm longa kaj 250 ĝis 370 g peza.

Habitato redakti

La specio troviĝas en la okcidentaj flankoj de Andoj en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj (branĉaro de arbaroj) en altitudoj ĝis la limo de arbaroj en 3500 m. La specio estas minacata de perdo de habitato.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi specio troveblas laŭ paroj aŭ etaj grupoj en la pintoj de la grandaj arboj de amazonia arbaro. Tamen foje ili povas formi pli grandajn grupojn serĉe de pli favora manĝodisponeblo. Kiel aliaj tukanoj, ili nestumas en arbotruoj. La du gepatroj kovas kaj zorgas la idaron. La junuloj kreskiĝas malrapide kaj elnestiĝas nur post 45 tagoj. La Blubrusta tukano manĝas ĉefe fruktojn foje atingitaj nur danke al iliaj longaj bekoj. Krome ili manĝas lacertojn, insektojn kaj araneojn.

Listo des subspecioj redakti

  • Andigena hypoglauca hypoglauca (Gould, 1833)
  • Andigena hypoglauca lateralis (Chapman, 1923)

Fontoj redakti