Malfermi la ĉefan menuon
Larĝa panoramo en Bnej-Brak

Bnej Brak (hebree בְּנֵי בְרַק) estas urbego en Israelo en Distrikto Tel-Avivo. La loknomo devenas el la Biblio (Beneberak). La urbego estas centro de ortodoksaj judoj kaj estas unu el la plej dense loĝataj grandurboj en la lando [1].

Blazono de Bnej-Brak
Flago de Bnej-Brak

Enhavo

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Bnei Brak situas en la marborda ebenaĵo oriente de Tel-Avivo. Ĝi estas antaŭurbo de Tel-Avivo.

HistorioRedakti

La unua mencio okazis en 701 antaŭ Kristo. Bnei Brak estis fondita kiel agrikultura vilaĝo fare de polaj judoj en 1924 en proksimeco de la iama biblia loko. Pro manko de necesaj kampoj multaj el la fondintoj elektis aliajn okupojn kaj la vilaĝo komencis preni urban karakteron. Laŭ popolnombrado en Palestino en 1931 en la vilaĝo loĝis 956 homoj (ĉiuj judoj) en 155 domoj. En 1950 Bnei Brak urbiĝis.

 
Vojo en Bnei Brak

EkonomioRedakti

En Bnei Brak la plej grava produkto estas la Coca-cola, aliaj produktoj estas la cigaredoj kaj manĝaĵoj.

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

 
Sinagogo en Bnei Brak