Bogandinskoje
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bogandinskij. |
Bogandinskoje (ruse Богандинское) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Vinzila kampara municipo (ruse Винзилинское сельское поселение).
Bogandinskoje (Богандинское) | |
vilaĝo | |
Preĝejo de Elija. Bogandinskoje, 2023.
| |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Богандинское | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Vinzila kampara municipo |
Ŝoseo | R-402 |
Rivero | Piŝmo |
Situo | Bogandinskoje |
- koordinatoj | 56° 57′ 19″ N 65° 49′ 22″ O / 56.95528 °N, 65.82278 °O (mapo) |
Loĝantaro | 362[1] (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625530 |
ОКТМО | 71644455101 |
OKATO | 71244855001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
![]() | |
Geografio
redaktiBogandinskoje situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur dekstra bordo de rivero Piŝmo, proksimume 18 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 57 metroj.
Historio
redaktiUnuflanke la vilaĝo estis ĉirkaŭita de densa arbaro, kreskinta sur sabla grundo, de alia flanko fluis rivero Piŝmo[2].
Komence de la 1860-aj jaroj en la vilaĝo funkciis preĝejo[2].
Tra la vilaĝo sekvis la Irkutska poŝta landvojo, en la setlejo funkciis poŝtejo. Loĝantoj okupiĝis pri veturigado laŭ la landvojo, transportado trans Piŝmo elbordiĝanta printempe kaj aŭtune; transportado de negocistaj veroj. Prosperis ankaŭ agrokultivado, fiŝkaptado, ekstraktado de peĉo kaj gudro vendatoj je lokaj foiroj. Iuj komercis pri paperoj. Funkciis ĝis 18 gastejoj, en kiuj jare haltis ĝis po 10 mil ĉevaloj[3].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 189 kortoj, en kiuj loĝis 449 viroj kaj 450 inoj. Vilaĝanoj kultivis 1 000 desjatinojn (1 092,5 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 800 ĉevalojn, 500 bovinojn, 700 ŝafojn, 200 kaprojn kaj 450 porkojn[4].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-05-17.
- ↑ 2,0 2,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 59.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66.