Bohousová (germane Bouschow) estas vilaĝo en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice, Ĉeĥio. La vilaĝeto estas parto de municipo Záchlumí. Vivas ĉi tie 152 loĝantoj (2021). Kondukas ĉi tie fervojlinio Týniště nad Orlicí - Letohrad.

Bohousová
germane Bouschow
vilaĝo
Ligna sonorilturo
Oficiala nomo: Bohousová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Záchlumí
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Domoj 70
Rivero Divoká Orlice
Situo Bohousová
 - koordinatoj 50° 05′ 12″ N 16° 23′ 05″ O / 50.08667 °N, 16.38472 °O / 50.08667; 16.38472 (mapo)
Katastro 4,98 km² (498 ha) Bohousová
Loĝantaro 152 (2021)
Denseco 30,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 86
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohousová
Portalo pri Ĉeĥio

Mito redakti

Estas legendo, ke Bohousová ekestis en la jaroj 1469-1470 post batalo inter reĝo Georgo el Poděbrady, ĉeĥaj batalantoj el Litice kaj hungara militistaro. Ĉeĥoj venkis kaj kun ĝojkriado "Bohu sláva" (Gloro al Dio) revenadis al burgo Litice. Poste estis fondita vilaĝo, kiun oni alnomis "Bohu-slava - Bohusová - Bohousová". Alia versio estas, ke la vilaĝon oni alnomis laŭ Bohuš, posedanto de la sinjorejo Žampach "Bohušová - Bohusová - Bohousová".

Origine estas Bohousová rememorata en la jaro 1514, kiel apartenaĵo de la sinjorejo Žampach. Pli malfrue aĉetis ĝin Karel pli aĝa el Žerotín kaj alligis ĝin al la sinjorejo Brandýs. Al tiu ĝi apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1849. De ĉiam oni en Bohousová ne faris servutajn laborojn, anstataŭ tio oni nur pagis tributojn. Loĝantoj de la vilaĝo vivtenis sin per agrikulturado, kiel ministoj en ŝtonminejoj en Litice kaj multaj per plektado de puntoj.

En Bohousová naskiĝis en la jaro 1829 ĉeĥa verkisto kaj poeto Alois Potěhník, paroĥestro en Častolovice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869321
1880365
1890385
1900373
1910353
1921331
JaroLoĝantoj
1930324
1950221
1961234
1970201
1980183
1991192
JaroLoĝantoj
2001168
2011161
2021152

Memorindaĵoj redakti

Kampanileto redakti

En Bohousová estis jam en la jaro 1770 atestita ligna kampanilo, seslatera. Apud ĝi estis en la jaro 1816 starigita monumento al finiĝo de napoleonaj militoj kaj en 1848 estis enplantitaj tri tilioj, kiuj ĉi tie estas ankoraŭ nuntempe. En la regiono estas kutimo, ke kampanilojn konstruis la komunumoj kaj tiuj ankaŭ zorgas pri bontenado de ili. La origina sonorilo estis konfiskita en la unua mondmilito. La nova sonorilo estis aĉetita tuj post la milito. Bedaŭrinde ankaŭ tiun konfiskis germanoj en la jaro 1942. La kampanilo estis riparita per volontula laboro en la jaro 1982 kaj ankaŭ nova sonorilo estis prizorgita.

Statuoj redakti

  • Statuo de Madono estas el la jaro 1830.
  • Ŝtona krucifikso devenas el la jaro 1816.