Boldizsár Vásárhelyi
VÁSÁRHELYI Boldizsár [vaŝa:rheji boldiĵar] estis hungara inĝeniero, teknikuniversitata profesoro, doktoro pri teknikaj sciencoj (1952), laŭreato de Kossuth-premio (1958), pioniro de la moderna vojkonstruado. Li naskiĝis en Csombord la 5-a de aŭgusto 1899 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de aŭgusto 1963.
Boldizsár Vásárhelyi | |
---|---|
Boldizsár Vásárhelyi (staranta dekstre la 2-a) | |
Persona informo | |
Naskonomo | id. Vásárhelyi Boldizsár |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1899 en Ciumbrud |
Morto | 7-an de aŭgusto 1963 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • universitata instruisto |
Biografio redakti
Vásárhelyi havigis en 1922 diplomon de inĝeniero en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, poste li estis asistanto en la teknikuniversitato (1923 – 1934), pli poste li laboris en la ministerio por komercaj kaj trafikaj aferoj. En 1928 li havigis doktoradon pri inĝeniero de ekonomio, en 1942 pri tekniko. Ekde 1946 li estis profesoro de la katedro pri voj-kaj fervojkonstruado, pri trafikafero. Li estis ĉefredaktoro de revuoj Magyar Közlekedés, Mély- és Vízépítés.
Verkoj redakti
- Útépítéstan (Bp., 1951);
- Vasúti felépítmény (Bp., 1953);
- Közlekedésügy (Bp., 1959).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon [1]