Bonisdorf, hungare Bónisfalva, slovene Bonasna estas iama vilaĝo, nun parto de Neuhaus am Klausenbach en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Bonisdorf en la mapo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krottendorf situas sur mildaj deklivoj laŭ landlimo de Slovenio. Jennersdorf troviĝas je 14 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1366 laŭ latina formo "Villa Banafalua iugta tenuta castri Dobra", apartenanta al fortikaĵo de Lendva. Baldaŭe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Vasdobra. En 1787 vivis tie 201 homoj en 38 domoj, en 1830 238 homoj en 29 domoj, en 1857 239 homoj en 24 domoj. Tiutempe la loknomoj estis BondorfWanersdorf. En 1910 vivis en Bónisfalva 241 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Bonisdorf aliĝis al Neuhaus am Klausenbach en 1971.

Vidindaĵoj redakti