Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.
Borislav aŭ Borislavo (ukraineБорислав, Borislav, poleBorysław, germaneBorislau) estas malgranda urbo en Ukrainio, kun ĉ. 38.000 loĝantoj. Ĝi situas en la Lviva provinco, sude de Lvivo / Lvovo. La sekva plej granda urbo estas Drohobiĉo.
Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La sonorilejo de la Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La interno de la Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La monumento de Adam MickiewiczKultur-centoSzewach Weiss (nask. 1935) - israela politikisto, ambasadoro de Israelo en Pollando dum la jaroj 2000-2003Muzeo
En la dua duono de la 19-a jarcento, oni malkovris tie nafton, kiu helpis evoluon de la loko. Oni malfermis eĉ en 1886 naftoministan studejon tie. La nafto- kaj tergasaj resursoj estis foruzitaj en la dua duono de la 20-a jc.
Post la Unua Mondmilito, la komunumo apartenis al Pollando, la naftominista studejo iĝis Naftominada Universitato. La ĉirkaŭo de Borislav iĝis centro de la pola naftoindustrio inter la du mondmilitoj. La komunumo estas urbo ekde 1933, ĝin okupis dum la Dua MondmilitoSovet-Unio, Germanio, poste denove Sovet-Unio. Ekde 1991 ĝi situas en la sendependa Ukrainio.
Zdzisław Leśniak (1930-2002) - polski teatra kaj filma aktoro, ankaŭ reĝisoro,
Józef Lipman (nask. 1931) - emerita profesoro de Politekniko en Vroclavo (Kemia Fakultato), scienca specialisto pri nafto, petrokemio, katalizo, travivis en Borislavo Holokaŭston,