Bory (distrikto Žďár nad Sázavou)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bory

Bory (germane Borry) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Žďár nad Sázavou. Ĝi situas 10 km norde de urbo Velké Meziříčí. Ĉi tie vivas 776 loĝantoj (2023). La vilaĝo estas ĉirkaŭita de ampleksaj herbejoj kaj arbaroj. Tra la municipo trafluas rojo Babačka enfluiĝanta en riveron Oslava. Ĉirkaŭaĵo de la municipo estas konata dank' al mineraloj, kiuj estas riĉe reprezentitaj en vico da muzeoj.

Bory
germane Borry
municipo
Preĝejo de sankta Egidio en Dolní Bory
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Administra municipo Velké Meziříčí
Historia regiono Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Situo Bory
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 34″ N 16° 01′ 42″ O / 49.42611 °N, 16.02833 °O / 49.42611; 16.02833 (mapo)
Areo 16,47 km² (1 647 ha)
Loĝantaro 776 (2023)
Denseco 47,12 loĝ./km²
Estiĝo 1972
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 594 61
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0635
NUTS 5 CZ0635 595641
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bory (okres Žďár nad Sázavou)
Retpaĝo: www.bory.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dobrá Voda, Rousměrov, Sklené nad Oslavou, Radostín nad Oslavou, Radenice, Velké Meziříčí, Vídeň, Krásněves, Jívoví kaj Kněževes (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio redakti

La municipo estiĝis la 1-a de januaro 1972 per kunigo de Dolní Bory kaj Horní Bory (inkluzive de ĝia loka parto Cyrilov). La unuaj ok monatoj de sia ekzistado la kunigita municipo portis nomon Horní Bory, ekde la 1-a de septembro 1972 poste estis destinita ĝia nuntempa ofica nomo – Bory.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869862
1880890
1890858
1900860
1910832
1921814
JaroLoĝantoj
1930804
1950734
1961742
1970740
1980692
1991708
JaroLoĝantoj
2001756
2014800
2016784
2017776
2018784
2019790
JaroLoĝantoj
2020779
2021744
2022764
2023776

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Marteno en Horní Bory
  • Preĝejo de sankta Egidio en Dolní Bory
  • Sonorilejo en Cyrilov

Pluaj fotoj redakti