Boyd Blake Rice (naskita 16an de decembro, 1956) estas usona eksperimenta sona/brua muzikisto uzanta la nomon NON ekde la mezaj 1970aj jaroj, arkivisto, aktoro, fotisto, verkisto, membro de la Partridge Family Temple religia grupo, kun-fondinto de la UNPOP arto-movado[rompita ligilo] kaj nuna personara verkisto por Moderna Ebriulo revuo.[1]

Boyd Rice
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1956 (1956-12-16) (67-jaraĝa)
en Lemon Grove
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo muzikistokomponisto • diskografa artisto • verkisto vd
Aktiva dum 1977– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Rice riĝis ĝenerale konita per sia partoprenado en la RE/Search libroj de V. Vale. Li estas steligita en RE/Search #6/7: Industrio-Kultura Manlibro[2] kaj Petoloj[3]! En Petoloj, Rice priskribis sian sperton en 1976 kiam li provis doni al la edzino de Prezidanto Ford, Betty Ford, senhaŭtigitan kapon de ŝafo sur arĝenta telerego. En ĉi tiu intervjuo, li emfazis la interkonsentiĝan naturon de realaĵo kaj la ĥaoson kiu povas esti kaŭzita pro rifuzi ludi laŭ la kolektivaj reguloj kiuj estras la percepton de la ekstera mondo de la plejparto da homoj.

En la mezaj 1980aj jaroj Rice fariĝis proksima amiko de Anton LaVey, fondinto kaj Alta Pastro de la Kirko de Satano kaj estis farita Pastro, kaj poste Magister en la Konsilaro de Naŭ el la Kirko. La du admiris multe da la sama muziko kaj partoprenis similan mizantropan perspektivon. Ĉiu estis inspirita de Forto Egalas Rajton koncerne formi diversajn laborojn: LaVey rilate al lia influega Satana Biblio, kaj Rice rilate al pluraj muzikaj registroj.

La socia Darvinisma perspektivo de Rice poste kondukis lin kune kun Nikolas Schreck al fondi Socian Darvinisman pensaron laŭ la nomo La Abraxas Grupo, nomita laŭ la antikva Gnostika dio Abrakso. La organizo antaŭenigas absolutismon, totalismon, mizantropon kaj elitismon, estas kontraŭ-demokrata, kaj havas kelkajn filozofian partoprenadon kun la Kirko de Satano. Dum intervjuo kun kristana parolado-spektakla gastiganto Bob Larson, Rice priskribis la bazan filozofion de la fundamento kiel esti "Fortuloj estras la malfortulojn, kaj lertuloj estras la fortulojn."[4]

Rice dokumentis la skribojn de Charles Manson en sia rolo kiel kontribuanta redakisto de La Manson Dosiero. Rice estis steligita gasto ĉe Talk Back, radia programo gastigita de la Evangeliisma kristano Bob Larson.[5] En totalo, Rice faris kvin aperojn ĉe la programo de Larson.

Kvankam Rice estis foje raportita posedi la plej grandan kolekton da Barbie pupojn en la mondo, li konfesis en 2003-a intervjuo kun Brian M. Clark ke li posedis nur kelkajn.[6]

En 2000, kune kun Tracy Twyman, redaktisto de la Venĝo de Dagobert, Rice filmis specialaĵon koncerne la Rennes-le-Chateau por la programo En Serĉo de... ĉe Fox televida kompanio. (La segmento estis poste inkluzivita en la 2002 versio de En Serĉo de... ĉe la la Sci Fi Kanalo.) Rice faris vastan esploron de Gnostikismo kaj ankaŭ Gralaj legendoj kaj Merovida folkloro. Rice partoprenis ĉi tiun esploron en la Venĝo de Dagobert kaj La Ŝipo de Dio.[7]

Polemiko redakti

En 1989, Rice kaj Bob Heick de la Amerika Fronto estis fotitaj por Sassy Revuo portante uniformojn kaj tranĉilojn. Kvankam Rice poste memorus ĝin kiel petolo, la foto kaŭzis bojkotojn kaj protestojn ĉe multaj de la aperoj de Rice. Kiam demandita se li bedaŭras la foton, Rice deklaris, "mi ne zorgas. Mi ne pensas ke mi iam ajn faris malĝustan movon. La malbona aĵo estas nura bono. Ameriko amas ĝiajn fiulojn".[8]

Ĉi tiu foto estis plie eldonita en la libro "Sango en la Vizaĝo: La Ku Kluks Klan, Arianaj Nacioj, Naziaj Haŭkapuloj, kaj la Altiĝo de Nova Blanka Kulturo" de James Ridgeway.[9]

Pli da polemiko rezultis pro la apero de Rice ĉe Raso kaj Logiko, publika-alira televido spektaklo gastigita de blanka naciisto Tom Metzger.[10] Rice asertis ne esti Nazio en multenombraj intervjuoj, kaj sia amiko Rose McDowall asertis ke li neniam diris ion ajn rasisman nek aprobis Nazismo al ŝi.[11][12] Tamen Stewart Home asertis ke Rice estas subtenanto de Nazismo.[13] Boyd Rice estas asociita kun la fondinto de la Kirko de Satano Anton LaVey kaj kunlaboris kun Adam Parfrey[14] kiu estas Juda.[15][16]

La 8an de aŭgusto, 1988, Boyd Rice estis inter la organizintoj kaj prezentistoj ĉe 8/8/88, Satana Nazia amaskunveno organizita ĉe la Strand Teatro en San Francisco, kiu estis multe reklamita loke. Ĉiuj biletoj por la evento estis venditaj, kaj la evento famiĝis kiel la plej granda renkontiĝo de Satanistoj iam ajn registrita. Rice aperis kun la bando Radio Werewolf kaj ankaŭ kun Zeena Lavey de la Kirko de Satano, la Sekretaj Ĉefoj, kaj Kris Force.[17]

Referencoj redakti

  1. Modern Drunkard Magazine Online staff writer list. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2015-11-22.
  2. Vale, V. Juno, Andrea.
  3. Juno, Andrea (Editor), Ballard, J. G. (Editor), Re/Search #11: Pranks (1987) ISBN 0-940642-10-7
  4. Boyd Rice debates with Bob Larson 3/5. YouTube (2010-06-21). Alirita 2012-04-01.
  5. "My Dinner with Bob Larson" Arkivigite je 2004-10-14 per la retarkivo Wayback Machine, Snake Oil magazine (1994)
  6. From The Black Pimp Speaks, 2003 interview with Boyd Rice appearing in Rated Rookie magazine No. 6, 2004.
  7. An Introduction to the Grail Research & Esoteric Writings of Boyd Rice. The Vessel of God. Boyd Rice. Alirita 2012-07-26.
  8. "With Pity Towards None (interview)", Tangents. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2015-11-22.
  9. Ridgeway, James.
  10. "Boyd Rice's Race and Reason interview causes controversy" Side-line.com
  11. Boyd Rice. Boyd Rice. Alirita April 1, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-03. Alirita 2015-11-22.
  12. "He's never said anything racist to me.
  13. Tony Wakeford, Sol Invictus, Above The Ruins, fascism, Boyd Rice. Stewarthomesociety.org. Alirita 2012-04-01.
  14. Hatesville at Boyd Rice and Friends's discography. Arkivita el la originalo je 2013-06-25. Alirita 2015-11-22.
  15. Photo of Boyd and LaVey: Boydrice.com Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Boyd Rice on Race and Reason, Los Angeles, 1986
  17. No Other Radio Network September 22 Broadcast, San Francisco, September 22, 1988