Gondiswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Brüggenweid)

Gondiswil (en la loka alemana lingvo Gumiswil) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 710 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Gondiswil
Blazono de Gondiswil
Blazono de Gondiswil
Blazono de Gondiswil
Gondiswil
Gondiswil
Reformita preĝejo, komunuma domo kaj poŝtejo de Gondiswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 8′ 45″ N 7° 52′ 25″ O / 47.14583 °N, 7.87361 °O / 47.14583; 7.87361 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 45″ N 7° 52′ 25″ O / 47.14583 °N, 7.87361 °O / 47.14583; 7.87361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 710
Areo 9,37 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 4955
Komunumkodo 0326
Mapo de Gondiswil
Mapo de Gondiswil
Mapo de Gondiswil
vdr

Geografio redakti

La kampara kaj agrikultura komunumo Gondiswil situas 7 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal en monteta regiono nordocidente de la lucerna Napf-regiono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gondiswil kaj la setlejoj Althus, Bifig, Brüggenweid, Brusmatt, Fribach, Haltestelle Gondiswil, Houele, Hünigen, Lindengrabe, Mühle, Schwändi, Seilere, Staldershus, Stutz, kaj Taale, kaj tuta serio da izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 729 m s.m. sur Flüemattweid kaj Rüttmattweid. Sube de la kerna vilaĝo Gondiswil situas naturprotekta zono kun malgranda lageto.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,37 km², de kiuj 24,3% estas kovritaj de arbaro, 69,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gondiswil limas en nordo al Melchnau, en nordoriento al Grossdietwil (LU), en sudoriento al Fischbach (LU), en sudsudoriento al Ufhusen (LU), en sudsudokcidento al Huttwil, en okcidento al Auswil, en nordokcidento al Madiswil, kaj en nordnordokcidento al Reisiwil.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas de nordo al sudo la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Langenthal al kantona ĉefvojo n-ro 23 (de Burgdorf al Sursee), kiu pasas laŭlonge de la suda limo de Gondiswil kaj la setlejo Haltestelle Gondiswil. En Haltestelle Gondiswil troviĝas stacidomo de la trajnlinio de Huttwil al Wolhusen, kiu tamen ek de 2009 ne plu estas servata de persona trafiko. La fervojlinion estis anstataŭigita per civitana buslinio de Gondiswil al Huttwil.

Lernejo redakti

La komunumoj Reisiswil kaj Gondiswil funkciigas sian lernejon komunune. La infanĝardeno situas en Reisiswil kaj la baza lernejo en Gondiswil. Inter la du komunumoj funkcias lerneja buso por la transporto de la infanoj al la infanĝardeno respektive al la lernejo.

Loĝantaro redakti

En la jaro 1850 en Gondiswil vivis 1422 personoj. Pro la ekonomia situacio en la 19-a jarcento multaj homoj formigris. En la jaro 1900 la loĝantaro nombris ankoraŭ 1008 personoj, en 1950 estis 958, en la jaro 2000 ankoraŭ 734 kaj nuntempe 713. En la jaro 2007 estis 97.8 % de la loĝantaro svisaj civitanoj. Dum la lastaj elektoj de la nacia parlamento 65,8% de la voĉoj de la komunumo ricevis la Svisa Popolpartio, dum 10% voĉdonis por la Socialisma Partio de Svislando. [2]

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gondiswil datiĝas el la jaro 842 kiel Cundolteswilare en dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo. [3] Dum mezepoko en Gondiswil la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Monaĥejo Sankt-Urban estis post ricevo de biendonacoj fare de la lokaj senjoroj la plej gravaj bienposedanto. En malfrua mezepoko Gondiswil estis unu el la kunsidejoj de la tribunalo Murgenthal kaj apartenis al la Senjorujo Grünberg, kiu en la jaro 1432 respektive 1480 estis aĉetita de la urbo Berno. La Maria-kapelo en Fribach, kiu estis submetita al la Monaĥejo Sankt-Urban, dum la 14-a kaj 15-a jarcento estis regiona pilgrimejo. Tuj post la 1-a Mondmilito de 1918 ĝis 1919 en Gondiswil funkciis karbominejo. Ĉar la minejo ne estis rentodona, ĝi tamen post mallonga tempo denove estis fermita. [4]

Vidindaĵoj redakti

Apartaĵo en Gondiswil estas la reformita preĝejo, kiu estas samtempe komunuma domo kaj poŝtoficejo, kio certe en tia kombinaĵo estas unikaĵo. Tiu domo estas kun sia horloĝa sonorilturo la plej rimarkebla konstruaĵo en la komunumo. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ multnombraj tipaj bernaj kamparandomoj kaj nature la pejzaĝo invitas la naturamikojn kaj migrantojn. En la vilaĝocentro situas linga grejnejo el la 18-a jarcento.

Blazono redakti

La aktuala blazono baziĝas sur propono de la berna ŝtata arkivo de la jaro 1921, kiu baziĝas sur pli malnova blazono sur sonorilo en la preĝejo. Tiu blazono montris trifolion kun okpinta stelo. Post diskuto de diversaj variantoj la komunuma konsilio la 11-an de aŭgusto 1945 akceptis la aktualan version kun verda trifolio sur verda trimonto kun du blankaj kvinpintaj steloj sur blua grundo.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti