Brandov
Brandov (germane Brandau) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en limregiona terlango kreita de akvaj fluantoj Svídnice, Flájský potok kaj Načetínský potok en supermara alteco 543 m. Al la municipo apartenis ankaŭ hodiaŭ pereinta domaro Zelený Důl situanta sur ĉeĥa-germana landlimo proksimume 1 km norde de Brandov. Ĝis Brandov kondukas el Hora Svaté Kateřiny ŝoseo de la III-a klaso n-ro 25220. Vivas ĉi tie 283 loĝantoj (2024).
Brandov | |||
germane Brandau | |||
municipo | |||
Sidejo de municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brandov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Most | ||
Administra municipo | Litvínov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Situo | Brandov | ||
- alteco | 543 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 37′ 56″ N 13° 23′ 27″ O / 50.63222 °N, 13.39083 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,3 km² (1 230 ha) Brandov | ||
Loĝantaro | 283 (2024) | ||
Denseco | 23,01 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1540 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 435 47 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0425 | ||
NUTS 5 | CZ0425 567078 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.brandov.cz | |||
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Olbernhau, Hora Svaté Kateřiny kaj Kalek.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1540 kaj ĝia estiĝo koneksas kun minado de metaloj en Ercmontaro. En Brandov oni minis precipe ferercon. Post la jaro 1850 ĝi fariĝis memstara municipo kun domaro Zelený Důl.
Tiutempe oni ĉi tie ankaŭ esploris je vejnoj de nigra karbo, kiu estis trovita proksime de la municipo kaj en la jaro 1853 oni komencis mini ĝin.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 229 |
1880 | 1 428 |
1890 | 1 717 |
1900 | 2 131 |
1910 | 2 896 |
1921 | 2 572 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 473 |
1950 | 393 |
1961 | 453 |
1970 | 419 |
1980 | 269 |
1991 | 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 257 |
2011 | 243 |
2014 | 243 |
2016 | 240 |
2017 | 250 |
2018 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 247 |
2020 | 258 |
2021 | 270 |
2022 | 278 |
2023 | 275 |
2024 | 283 |
Memorindaĵoj
redakti- Restaŭrigita baroka ununava preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo el la jaroj 1720–1730
- Kapelo de Reviviĝo de Sinjoro en tombejo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1730
- Restaĵoj de Vala fervojo de Svídnice
- Etaj restaĵoj de malgranda burgo super parto nomata Kolonie
- Ŝtona monteto (842 m) situanta proksimume 2,5 km sude de la municipo estas interesa geologia loko, kie troviĝas forlasita mura minejo
Listo de stratoj
redakti- Lesní
- Rudé armády
Naskiĝinto
redakti- Willi Neubert, artisto
Rilataj artikoloj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Ŝakto Zdař Bůh (foto el ĉ. 1910)
-
Preĝejo de sankta Mikaelo