Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Branišovice (apartigilo)

Branišovice (germane Frainspitz, eventuale Frainspitz-Weinberg) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego proksimume 7 km sudokcidente de Pohořelice. Vivas ĉi tie 604 loĝantoj (2023). La najbataj municipoj estas Vlasatice, Pohořelice, Šumice en distrikto Brno-provinco kaj Olbramovice kaj Trnové Pole en distrikto Znojmo. Konsisto de Branišovice estas ankaŭ devene memstara vilaĝo Vinohrádky, kies kuniĝo okazis en la jaro 1848.

Branišovice
germane Frainspitz
municipo
Aviadila vido al Branišovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Branišovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Pohořelice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio, Sudetio
Situo Branišovice
 - alteco 194 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 46″ N 16° 25′ 55″ O / 48.96278 °N, 16.43194 °O / 48.96278; 16.43194 (mapo)
Katastro 11,06 km² (1 106 ha) Branišovice
Loĝantaro 604 (2023)
Denseco 54,61 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1222
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 77
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 593834
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Branišovice
Retpaĝo: www.branisovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.

Historio redakti

La unua skribmencio pri korto en Šumice devenas el la jaro 1222.

Kiam finis la unua mondmilito, Branišovice enfalis por mallonga tempo en teritorion de la protesta germana ŝtato Deutscheböhmen kaj ĝi estis konsisto de unu el la provincoj. En la intermilita epoko venis la plej granda evoluo de la vilaĝo, estiĝis kaj funkciis multe da societoj, estis fondita ĉeĥa lernejo kaj infanĝardeno. La trankvilan germana-ĉeĥan kunvivadon interrompis nur la estiĝo de Sudetgermana partio de Henlein kaj radikalizo. Post la subskribo de Munkena interkonsento Branišovice enfalis en regiono de Sudetio prenitaj de Tria regno.

Branišovice tre suferis fine de la Dua Mondmilito. Dum la bataloj estis forbombarditaj kaj tute neniigitaj multe da domoj, inkluzve de preĝejo de sankta Laŭrenco, kiu preskaŭ komplete forbrulis. Grave damaĝigita estis ankaŭ la konstruaĵo de lernejo. La germana loĝantaro estis elflanke de la sovetaj soldatoj kaj la ĉeĥaj partizanoj kalumniata. Baldaŭ post tio kkomencis en la municipon venadi novekloĝintoj el diversaj anguloj de Moraviokaj ankaŭ ĉeĥaj reenmigrintoj el Volinio. Tiuj ofte vivis en la komuna hejmo kun la germanoj, kiuj laboris por ili antaŭ ol ili estis ellandigitaj.

La devena germana loĝantaro estis ellandigita pase de la jaro 1946 per transportoj el Mikulov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
738 814 830 798 852 873 861 518 569 542 554 485 507 553

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Laŭrenco
  • Sonorilejo de Sankta Triunuo - interne troviĝas unika kolektaro de tri lignaj statuoj de Priplorado de Kristo
  • Kastelo Branišovice
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1710.

Pluaj fotoj redakti