Šumice (distrikto Brno-provinco)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Brno-provinco
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Šumice

Šumice (germane Schömitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego proksimume 6 km okcidente de Pohořelice. Vivas ĉi tie 297 loĝantoj (2023).

Šumice
germane Schömitz
municipo
Sonorilejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šumice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Pohořelice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Situo Šumice
 - alteco 207 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 32″ N 16° 26′ 15″ O / 48.99222 °N, 16.43750 °O / 48.99222; 16.43750 (mapo)
Katastro 8,62 km² (862 ha) Šumice
Loĝantaro 297 (2023)
Denseco 34,45 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 75
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 594903
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šumice (Brno-Country District)
Retpaĝo: www.sumice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohořelice, Olbramovice, Cvrčovice, Kubšice, Loděnice kaj Branišovice.

Historio redakti

La unua skribmencio pri korto en Šumice devenas el la jaro 1365. Malpli granda parto de la municipo estis posedaĵe dividita inter kelke da posedantoj. La pli granda apartenis al monaĥejo Rosa coeli.

Post disfalo de Aŭstrio-Hungario laŭ traktato de Saint-Germain-en-Laye en la jaro 1919 la municipo fariĝis konsisto de nove estiĝinta Ĉeĥoslovaka respubliko. En la jaro 1938 estis laŭlonge laŭ rojo konstruita linio de malpezaj fortikaĵoj modelo 37. Per Munkena interkonsento la municipo estis aŭtune de 1938 rezignita al Germanio, ekde la 1-a de oktobro 1938 Šumice estis konsisto de Regna govio Malsupra Danubio. Post la liberigo en la jaro 1945 la municipo fariĝis denove konsisto de Ĉeĥoslovakio. Surbaze de dekretoj de Beneš estis en la jaro 1945 la germanaj loĝantoj de la municipo forŝovitaj. Ĉiu ilia privata kaj la publika posedaĵo estis laŭ la dekreto n-ro 108/1945 konfiskita.

En la jaroj 1961–2006 la municipo apartenis sub distrikto Znojmo kaj ekde la 1-a de januaro 2007 ĝi estas konsisto de distrikto Brno-provinco. En la jaro 1998 estis en la katastro de municipo proklamita naturrezervejo fiŝlago de Šumice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869437
1880491
1890553
1900530
1910531
1921520
JaroLoĝantoj
1930537
1950344
1961340
1970307
1980285
1991261
JaroLoĝantoj
2001218
2014240
2016241
2017249
2018260
2019270
JaroLoĝantoj
2020282
2021281
2022295
2023297

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti