La Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj, mallongigo BRES, estas jara evento kun la celo kunvenigi brazilajn spiritistojn, kiuj estas esperantistoj. Ekde 2008 Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) respondecas pri la okazigo de BRES. [1]
 |
BRES
|
|
|
---|
Nomo |
Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj
|
Regiono |
Brazilo
|
Periodo |
jara
|
Organizanto |
Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj
|
Ekzistas ekde |
|
Celgrupo |
Esperanto-spiritistoj
|
Informa retpaĝo |
www.baes.org.br/bres
|
|
La 1-a BRES, unue planita por okazi la 21-an, 22-an kaj 23-an de julio, okazis prokraste de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2006 en Ribeirão Preto, Brazilo, kun la ĉeftemo "La Spiritisma Domo kaj Esperanto". Ĝin organizis Spiritisma Centro Batuíra. Aliĝis 140 homoj el 33 brazilaj urboj el 9 subŝtatoj. Partoprenis 110. La organiza komitato konsistis el la sinjorinoj Gracinda Maria Artioli Firmino, Neusa Priscotin Mendes (MiMa) kaj Paula Cristina Medve Zulques.Uberlando prenis la respondecon realigi la laŭvican BRES en 2007.[2]
Eksteraj ligilojRedaktiListo de la ĝisnunaj kaj planitaj BRESRedakti